Pulvora teo
Matcha [maĉa] (japane: 抹茶, "muelita teo") estas verda teo pulvorigita, kiun oni uzas dum japana teceremonio. Ĝi havas verdegan koloron kaj iom amaran guston. Ĝi enhavas multe da flavonoidoj, karotenon kaj la vitaminojn A, B, C kaj E.
Oni kutime ombrigas la tefoliojn destinitajn al matcho dum 4 semajnoj antaŭ la rikolto. Tiel la folioj estas ege malhelverdaj kaj riĉaj je aminoacidoj. Post la rikolto oni vaporigas kaj sekigas la foliojn, kaj fine muelas ilin en ŝtonmueliloj ĝis estiĝas maldikega pulvoro. Por produkti 30 gramojn da matcha-pulvoro la tradicia granitŝtonmuelilo bezonas ĉirkaŭ unu horon.
Gravas, ankoraŭ pli ol ĉe kutima verda foliteo, ke oni konsumu matcha-n kiel eble plej rapide. Kutime oni konservas la skatoleton post malfermo en fridujo por ke la freŝeco restu dum kelkaj semajnoj.
Oni produktas matcha-n nur en Japanio. Famaj kreskigaj regionoj estas Nishio kaj Uji ĉe Kioto. Matcha estas konsiderata nobela teo kaj tial relative multekosta.
Preparado
1 aŭ 2 gramoj da pulvoro estas kribritaj kaj metitaj en matcha-bovlon. Oni aldonas 60 ĝis 100 ml da varma akvo kaj ŝaŭmigas la teon per bambua ŝaŭmigilo nomita cha-sen.
Dum la tradicia japana teceremonio la akvo devas esti mola kaj 60 gradojn varma. Iuj konsideras tiun teon ju pli bona des pli la ŝaŭmo estas alta kaj malmola.