Aglomeraĵo
Aglomeraĵo aŭ urbaro, estas centra urbo kaj ĝiaj najbaraj komunumoj, kiuj estas ligitaj al la centra urbo per senrompa ĉeno de urboj aŭ per multaj laborantoj, kiuj vojaĝas al la aglomeraĵo ĉiutage por labori. Aglomeraĵo povas havi pli ol unu centron (ekzemple, la aglomeraĵo de Ruhr en Germanio).
Aglomeraĵo aŭ aglomerado ankaŭ estas ekonomia termino:
Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro (IKEV) difinas jene: aglomerado estas kuniĝo de entreprenoj en difinitaj regionoj aŭ centroj de loĝantaro pro la el tio rezultantaj avantaĝoj, kiuj esprimiĝas speciale en malpli alta kosto de produktado. [1]
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Pri la plej grandaj aglomeraĵoj de la mondo (angle, germane)
Referencoj
- ↑ Muniksma, F. (1990) International Business Dictionary in eleven languages – Internacia Komerca-Ekonomia Vortaro en dekunu lingvoj. Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino sub aŭspico de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio,Nederlando (IKEV)