Álmosd
Álmosd [Almoŝd] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Nyíradony. Álmos signifas dormema aŭ vidinte sonĝon, sed estas ankaŭ historia baptonomo kaj Álmos estis hungara tribestro.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 34 km²
- Loĝantaro: 1670
- Poŝtkodo: 4285
- Telefonprefikso: 52
Geografio
redaktiÁlmosd situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, ĉe la hungara-rumana landlimo sen limpasejo. Létavértes estas proksime.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis pri la komunumo el 1261. En 1604 Stefano Bocskay kun la hajdukoj venkis armeon de aŭstra Basta. En la vilaĝo vivis Ferenc Kölcsey inter 1812-1815. En 1919 la rumanoj okupis ankaŭ tiu ĉi vilaĝon.
Apud la vilaĝo akvorezervujo (lago) troviĝas. Vidindaĵoj estas kalvinana preĝejo (Álmosd) kaj grekokatolika preĝejo kaj baroka pastrejo el la 18-a jarcento.
Vilaĝservoj estas poŝto, infanĝardeno, lernejo, biblioteko.
Famuloj
redaktiEn Álmosd naskiĝis:
- akvopilkisto István Barta (akvopilkisto)
- oficiro-inĝeniero Mihály Péchy (laŭ necerta informo).
- vicpalatino Imre Péchy