Ĝaŭnpur
Ĝaŭnpur, hindie जौनपुर, urdue جون پور estas urbego en norda Barato, en orienta parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.
Ĝaŭnpur | |||
---|---|---|---|
urbo urbego setlejo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 222001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 180 362 (2011) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 45′ N, 82° 41′ O (mapo)25.75361111111182.686944444444Koordinatoj: 25° 45′ N, 82° 41′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 82 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Jaunpur [+] | |||
Demografio
redaktiEn 2011 Ĝaŭnpur havis 180 362 da loĝantoj kun legopovo 81%, kiu estas pli alta, ol la landa mezumo.
Geografio
redaktiĜaŭnpur situas sur ebenaĵo laŭ flankorivero sur averaĝa alteco de 82 m. super la marnivelo. Varanasio troviĝas 59, Azamgarh 61, Mirzapur 72, Sultanpur 84, Mau 88, Ghazipur 90, Prajagraĝo 93, Rajbareli 155, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 212 (voje 228), tutlanda ĉefurbo Delhio 628, Kolkata 677, Mumbajo 1264 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiĜaŭnpur estis fondita ĉirkaŭ 1360 fare de sultano de Delhio, sed la urbo jam ekzistis en ĉi tiu loko en la 11-a jarcento, sed ĝin plene detruita inundo. La loknomo devenis de Ĝauna, unu el la antaŭnomoj de ŝaĥo. En 1394 Ĝaŭnpur iĝis sidejo de la sendependa sultanlando kun la sama nomo ĝis 1479. Dum periodo de la sendependeco la urbo iĝis grava regiona centro.
Ekonomio
redaktiAgrikulturo en la areo estis kaj daŭre estas la ekonomia bazo de Ĝaŭnpur, en kiu metioj, komerco kaj servoj ĉiuspecaj instaliĝis. La urbo estas plej konata kiel la centro de tradicia parfumproduktado.
Eduko
redaktiEn Ĝaŭnpur la plej altnivela edukado okazas en universitato, altlernejo kaj institutoj.
Lingvoj
redaktiEn Ĝaŭnpur la oficialaj lingvoj estas la hindia, urdua kaj en:Bhojpuri language.
Religioj
redaktiLa ĉefa religio en Ĝaŭnpur estas hinduismo (61%), poste islamo (37%), fine ĝajnismo (preskaŭ 2%).
Trafiko
redaktiĜaŭnpur estas konektita rekte fervoje al Varanasio, Prajagraĝo, Azamgarh, Ghazipur kaj Sultanpur. Enurbe 4 stacidomoj funkcias. 7 vojoj kuras al tiu ĉi urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Varanasio.
Vidindaĵoj
redakti- ponto de la 16-a jarcento
- fortikaĵo de la 14-a jarcento
- pluraj preĝejoj, precipe hinduaj temploj kaj 3 moskeoj de la 15-a jarcento
Fontoj
redakti- WikiTrans