Ŝablono-Diskuto:Informkesto pereinta ŝtato

Latest comment: antaŭ 3 monatoj by Moldur in topic Ŝtata formo kaj monunuo

Blazono

redakti

ĉu anstataŭ la markilo "signo" en la priskribo ne devas esti "blazono"? --Lohengrin 18:37, 7. Dec 2008 (UTC)

Memkompreneble, ke jes. Mi korektis tion en la dokumentado, kie tio ne estis korektita. En la ŝablono tio estas skribita bone. Kerio 19:06, 7. Dec 2008 (UTC)

Tre fruaj ŝtatoj foje ne evoluis el solida antaŭa ŝtato, aŭ la antaŭa ŝtato ankoraŭ ne disponis pri ŝtata blazono (ekzemple la frumezepoka franka imperio). Tamen en la informkesto devige antaŭvidatas mencio de antaŭa ŝtato kun blazono. Bonas meti iun indikon kiu situacio estis en la teritorio antaŭ la ekesto de la ŝtato - plej bone iun indikon kiu gvidas al koncerna artikolo (ĉar la informkesto aŭtomate kreas internan ligilon), se necese per alidirektilo. Sed gravas mencii ke simpla nemencio de blazono en la koncerna informkesta parametro kreas strangan demandosignon, kaj ke rekomendindas en kazo de neekzista blazono en tiu parametro meti la dosieronomon "blank.png" - tiam ne ekestas informkesta eraro, sed simple anstataŭ la blazono metiĝas blanka spaceto. ThomasPusch (diskuto) 13:16, 2 Mar. 2015 (UTC)

@ThomasPusch: Bedaŭrinde la fontoteksta parto pri la antaŭa ŝtato kaj ties flagoj estas terure konfuza kaj plenŝtopita je parametroj, tiel ke mi ne tuj havas ideon kiel realigi vian proponon. Ĉu ekzistas jam artikolo kun la ŝablono pri ŝtato, kiu ne havis antaŭulon aŭ kies antaŭulo ne havis flagon? Tiam eblus pli facile krei provejan version de la ŝablono kaj iomete testadi ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 09:32, 3 Mar. 2015 (UTC)
Kara Tlustulimu, mi tute ne volas postuli ŝanĝon de la informkesto, nur volas doni konsilon kiel elturniĝi se ne estas formala antaŭa ŝtato aŭ se antaŭa ŝtato ne havas blazonon. La elturniĝo per dosiero "blank.png" jam estas pli longe praktikata ekzemple en la tekstoj Sankta Romia ImperioOrientfranka imperio, kaj mi hieraŭ ankaŭ uzis ĝin en nova artikolo graflando Tecklenburg. Mi nur devis serĉi ĉar mi dekomence ne ekzakte memoris kie mi antaŭe vidis solvon de la problemeto, kaj volas eviti ke aliaj devus same serĉi. Kvankam principe bonas ke informkestoj estu simple kompreneblaj kaj facile adapteblaj, ĉi-tie eblas elturniĝi - la ŝablono ja en la nuna formo funkcias... ThomasPusch (diskuto) 12:31, 3 Mar. 2015 (UTC)
 
"Sin bandera.svg"
Karaj @ThomasPusch: kaj @Tlustulimu:, ankaŭ mi ne bone komprenas la komplikajn kodaĵojn de la ŝablono, sed eble ja sufiĉas ke oni anstataŭu en la ŝablonkodo ĉiujn okazaĵojn de "Sin bandera.svg" per "Blank.png". ("Sin bandera.svg" = "Flag of None.svg" estas la helgriza bildeto kun demandosigno, "sen flago". "Blank.png" estas tute blanka bildeto.) - Sincere, Moldur (diskuto) 19:25, 3 Mar. 2015 (UTC)
Mi konsentas kun la ideo de Moldur. Se efektive iu redaktanto pensas ke devus ekzisti blazono de antaŭa ŝtato, sed mem ne scias ĝin kaj nepre volas meti grizan blazonon kun demandosigno por atentigi pri la demando, tiu ja povos mem tajpi "Sin bandera.svg" kvazaŭ blazononomo en la koncerna informkesta parametro. La ideo de Moldur ĉiukaze estas saĝa simpligo. ThomasPusch (diskuto) 20:14, 3 Mar. 2015 (UTC)
Mi nun finfine ŝanĝis de "Sin bandera.svg" al "Blank.png" en la ŝablono. Amike, Moldur (diskuto) 21:26, 9 Dec. 2015 (UTC)

Nomo de la ŝablono

redakti

Saluton. Mi jam kelkfoje cerbumis, kial la ŝablono nomiĝas "Informkesto pereinta ŝtato". En multaj lingvoj estas io kiel "Informkesto historia ŝtato". Ĉu ni eble ŝanĝu al tiu pli facile komprenebla titolo? La nuna ja senprobleme povus fariĝi alidirektilo. --Tlustulimu (diskuto) 19:55, 3 Mar. 2015 (UTC)

Por mi ambaŭ formoj estas en ordo. Mi tute ne kontraŭas ŝanĝon, por havi pli da unueco inter la diverslingvaj informkestoj, sed la formo "...pereinta ŝtato" laŭ mi ankaŭ ne malbonas: la drameca vorto "perei" bone indikas, ke la ŝtato ne nur havas historion, sed ke ĝi klare mortis kaj ne plu ekzistas. Do, mi neŭtralas en tiu demando. ThomasPusch (diskuto) 20:14, 3 Mar. 2015 (UTC)
Mi samopinias kun Thomas. Por mi ambaŭ formoj estas en ordo. Moldur (diskuto) 21:26, 3 Mar. 2015 (UTC)
@ThomasPusch kaj Moldur: Mi ĵus kreis la alidirektilon {{Informkesto historia ŝtato}} kaj aldonis informon pri tio al la ŝablona dokumentado. --Tlustulimu (diskuto) 10:06, 11 Mar. 2015 (UTC)
Bone. ThomasPusch (diskuto) 20:49, 11 Mar. 2015 (UTC)

Ŝtato sen antaŭulo

redakti

@Tlustulimu:, vi petis la ŝtaton sen antaŭulo, jen ĝi: Graflando Provenco. Fakte nun tie estas ankaŭ aliaj problemoj en parametroj. Yurij Karcev (diskuto) 19:14, 25 Okt. 2015 (UTC)

@Yurij Karcev: Mi nun okupiĝas pri aliaj ŝablonoj kaj kreos eĉ novan Lua-modulon. Do, mi devus alifoje okupiĝi pri la problema artikolo kaj la ŝablono. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 19:25, 25 Okt. 2015 (UTC)
@Yurij Karcev: Mi ĵus ŝanĝis la parametrojn "antaŭ 1" kaj "post 1", tiel ke ili fariĝis nedevigaj. Tial finfine la informkesto aspektas pli bone. --Tlustulimu (diskuto) 20:59, 26 Okt. 2015 (UTC)

Himno

redakti

Estas eblo en la informkesto meti informojn pri flago kaj blazono, sed ne estas eblo meti ŝtatan himnon - trian ŝtatan simbolon. Tio ĵus mankas al mi en la informkesta uzo en la artikolo GDR, kies himno Leviĝintaj el ruinoj ja havas propran esperantlingvan artikolon. Kaj ankaŭ ekzistas ekzemple tekstoj pri la himnoj de Sovetunio, Ukraina, Estona kaj Latva SSR. Mi nun ne kreas tiun aldonon, nur instigas al ĝi. ThomasPusch (diskuto) 15:04, 16 mar. 2019 (UTC)Reply

Tamen mi decidis investi la tempon aldoni la parametron pri himno... ThomasPusch (diskuto) 15:22, 16 mar. 2019 (UTC)Reply
Tre bone! - Moldur (diskuto) 17:53, 16 mar. 2019 (UTC)Reply

Devizo ktp.

redakti

Saluton. Mi hodiaŭ rimarkis, ke ne eblis aldoni devizon de la pereinta ŝtato. Sed mi jam korektis tion per malgranda aldono. Ekzemplo pri uzo jam troviĝas en la artikolo Inkaa imperio. - Tamen ankoraŭ mankas ebleco aldoni informon pri imperiestroj (precipe ilia nombro) kaj dinastio, kiel montras la antaŭe menciita artikolo. Do, al kiu parto de la informkesto tio povus esti aldonata? - Amike Tlustulimu (diskuto) 14:27, 23 sep. 2022 (UTC)Reply

Flago (p41) kaj blazono (p94)

redakti

Kio okazas kiam la du estas la sama en vikipedio (ekz Romia Imperio)? Ĉu ni deziras montri la saman bildon dufoje flankalflanke? Sj1mor (diskuto) 16:59, 26 mar. 2024 (UTC)Reply

Tiam aplikendas iom da {{#ifeq: en la kodo, kiel mi ĵus faris. La ripeto malaperis en Romia Imperio. Tlustulimu (diskuto) 10:10, 27 mar. 2024 (UTC)Reply

Valuto P38

redakti

Ĉu indas aldoni? Sj1mor (diskuto) 05:15, 27 mar. 2024 (UTC)Reply

komparo kun Informkesto organizaĵo

redakti

vidu Bakua Komunumo, kial koordinatoj, ĉefestro kaj postaj entoj ja montriĝas en organizaĵo sed ne en pereinta?

Ĝisdatigo petata Sj1mor (diskuto) 09:04, 23 apr. 2024 (UTC)Reply

Ŝtata formo kaj monunuo

redakti

Mi rimarkis eraron: Vidu en Grandduklando de Toskanio - en la informeroj pri Ŝtata formo kaj monunuo, jen aperas la enhavo el Vikidatumoj sekvata de la loke donitaj parametroj en la ŝablono. La atendata, normala konduto estas ke, kiam troviĝas loke donitaj parametroj, tiam tiuj tute "superregu", t.e., nur tiuj estu montrataj en la koncerna ero, kaj enhavo el Vikidatumoj por tiu ero tute ne montriĝu. Mi rigardos ĉu eble mi mem trovos kaj korektos tion. - Sincere, Moldur (diskuto) 09:57, 15 jul. 2024 (UTC)Reply

Saluton, @Moldur:. Dankon pro via atentigo. Mi ĵus korektis la ŝablonon, tiel ke la fuŝo en la menciita artikolo Grandduklando de Toskanio malaperis. - Amike Tlustulimu (diskuto) 19:16, 15 jul. 2024 (UTC)Reply
Jes, nun aspektas tute bone! Koran dankon, Tlustulimu! - Amike, Moldur (diskuto) 21:44, 15 jul. 2024 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Informkesto pereinta ŝtato".