Adolf Olivér Horvát
Adolf Olivér Horvát [horvAt], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Horvát Adolf Olivér, estis hungara pastro, cisterciana monaĥo, instruisto, botanikisto. Lia botanika mallonga nomo estis A.O.Horvát.
Adolf Olivér Horvát | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 6-an de marto 1907 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Girált |
Morto | la 17-an de aŭgusto 2006 en Hungario Zirc |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | botanikisto instruisto monaĥo |
Adolf Olivér Horvát[1] naskiĝis la 6-an de marto 1907 en Girált (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Giraltovce en Slovakio), li mortis la 17-an de aŭgusto 2006 en Zirc.
Biografio
redaktiAdolf Olivér Horvát maturiĝis en piarista gimnazio en Debrecen en 1924, poste li aliĝis al la cistercianoj. Li akiris teologian diplomon en Zirc en 1928, en la sekva jaro li pastriĝis kaj monaĥiĝis. Li plustudis kaj li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1931, biologian diplomon en la sekva jaro. Post la unua diplomo li instruis en eklezia gimnazio en Pécs, dum li doktoriĝis en la universitato. En 1951 la monaĥaj ordenoj estis malpermesitaj, tamen li instruis plu en Kaposvár, poste denove en Pécs ĝis la pensiuliĝo en 1967. Intertempe li kandidatiĝis en 1958, li doktoriĝis en 1991 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ekster instruado li faras botanikajn esplorojn en Mecsek. Li ricevis premiojn inter 1972-1997.
Elektitaj kontribuoj
redakti- A baranyai flóraterület különlegességei (1934)
- A Mecsek hegység és déli síkjának növényzete 1-2 (1942)
- Külsősomogy és környékének növényzete. (ankaŭ disertaĵo, 1943)
- A pécsi Mecsek – Misina – természetes növényszövetkezetei. (1946)
- A Mecsek növénytakarója. A növényföldrajzi elemek és a hegyépítő kőzetek kapcsolata. (1954)
- A mecseki erdőtípusok. (monografio kaj disertaĵo, 1957)
- A Mecsek és Fruska Gora növényzetének összehasonlítása. (1968)
- Die Vegetation des Mecsek Gebirges und seiner Umgebung (monografio, 1972)
- A Mecsek ritka virágai. (1988)
- A baranyai flórajárás különlegességei. A Mecsek és környéke florisztikai és cönológiai kutatásának eredményei. (disertaĵo, 1990)
- Pótlások és kiegészítések a Mecsek hegység és déli síkjának növényzete ismeretéhez. 1972–2000. (kunaŭtoro, 2000).
Memorigiloj
redakti- memorŝtono en Mecsek (2007)
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM58454;jsessionid=270D12D945B8230F9AF969152BC5500C hungarlingva datenaro de muzeo