Alan Sillitoe
Brita verkisto
Alan SILLITOE (naskiĝis la 4-an de marto 1928 en Nottingham, mortis la 25-an de aprilo 2010 en Londono) estis brita verkisto.
Alan Sillitoe | |||||
---|---|---|---|---|---|
Alan Sillitoe (2009)
| |||||
Persona informo | |||||
Alan Sillitoe | |||||
Naskiĝo | 4-an de marto 1928 en Nottingham | ||||
Morto | 25-an de aprilo 2010 (82-jaraĝa) en Londono | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Kancero vd | ||||
Tombo | Tombejo Highgate vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Ruth Fainlight (en) (1959–2010) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto romanisto verkisto de porinfana literaturo poeto scenaristo aŭtobiografo vd | ||||
Aktiva dum | 1958– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La verkaro de Alan Sillitoe konsistas ĉefe el socikritikaj romanoj, rakontoj kaj poemoj, sed ankaŭ dramojn, eseojn, vojaĝpriskribojn kaj infanlibrojn li jam skribis. Subitan famon li gajnis per sia romano Saturday night and Sunday morning. Ĝia protagonisto estas juna laboristo, kiu – tamen nur en sia fantazio – ribelas kontraŭ la monotoneco de sia vivo.
Famaj verkoj
redakti- Saturday night and Sunday morning (1958)
- The loneliness of the long-distance-runner (rakontoj, 1959)
- The rats and other poems (poemoj, 1960)
- Romantrilogio:
- The death of William Posters (1965)
- A tree on fire (1967)
- The flame of life (1974)
- A start in life (romano, 1970)
- Men, women and children (rakontoj, 1973)
- Mountains and caverns (eseoj, 1975)
- The storyteller (romano, 1979)
- Her victory (romano, 1982)
- The lost flying boat (romano, 1983)
- Life goes on (romano, 1985)
- Last loves (romano, 1990)