Por samtitola artikolo vidu la paĝon Alariko.

Alariko la 2-a estis reĝo de visigotoj de 484 ĝis 507. Li reĝis sur la preskaŭ tuta Hispanio (nur la nordokcidentan parton li ne posedis), sur Akvitanio kaj sur la plej granda parto de Provenco. Alariko estis kristano laŭ ariana konfesio. Li estis malpli maltolera al katolikoj ol estis lia patro Eŭriko. Li permesis al ili kunvenon en 506 de la koncilio de Agde.

Alariko la 2-a
Sigela ringo de Alariko la 2-a. Vieno, Kunsthistorisches Museum
Sigela ringo de Alariko la 2-a. Vieno, Kunsthistorisches Museum
Persona informo
Alareiks
Alaricus
Naskiĝo nekonata dato
en Reĝlando de la Visigotoj
Morto 507
en Batalo de Vouillé
Mortis pro Morto dum batalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio arianismo
Lingvoj latinagota vd
Ŝtataneco Visigotoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Balti dynasty vd
Patro Eŭriko Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Ragnahilda (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Téodegonde Amalasunta
Theudicote de Ostrogotio
Infanoj Amalaric (en) Traduki, Gesalec (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo suvereno
militestro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Brevier-Legaĵoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Reĝo de la Visigotoj
Dum 484507
Antaŭulo Eŭriko
Sekvanto Gesaliko
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Infanaĝo

redakti

Li apartenis al la gota reĝa kaj sankta dinastio de la baltioj. Lia patrino eble estis Ragnachilde de Francio[1], sed la fontoj estas malmultegaj por konfirmi tion kaj oni scias nur iomete pri lia infanjaroj.

Reĝado

redakti

Je la morto de sia patro Eŭriko, en 484, li ekreĝis. Li ofte vojaĝis kaj ofte starigis sian kortegon en Aire-sur-l'Adour por regi pasrajtojn tra Pireneoj kaj la situacion en Hispanio.

Lia reĝlando estis riĉega laŭ tiutempaj kronikistoj kaj poetoj. Komerco estis ampleksa dank'al ĉeesto de Syri, orientanoj, kiuj komercas kun la visigota reĝlando, sed ankaŭ afrikanoj. La produktado de tritiko daŭre estis tiom grava kiel en la romia epoko. La vojo estis sekuraj kaj prigardataj kaj la pireneaj montpasejoj (Roncesvalo, Somport) estis tre uzataj por ligi la diversajn partojn de la reĝlando. Bredado estis grava sektoro kaj la ĉevalaro estis tre multnombra.

Laŭ la gota tradicio, la geedziĝoj estis politikaj aliancoj. Li havis eksterleĝan filon, kies patrino estas nekonata, Gesaliko. Li edziĝis al Teodegondo Amalasunta el amaloj, princino de ostrogotoj, filino de Teodoriko la Granda, kun kiu li havos filon Amalariko. Li edziĝis ankaŭ al Teŭdikoto de Ostrogotio, kun kiu li havos filinon Eŭstero, kiun li edzinigos al Teodoriko la 1-a el merovidoj[2].

Bone protektita reĝlando

redakti

Alariko tenis fortan defendan linion laŭlonge de la limoj de sia reĝlando, organizita sub aŭtoritateco de dukoj ĉirkaŭ grafoj de urboj kaj regantoj de kasteloj. Tiu linio protektis la reĝlandon kontraŭ malamikaj kaj pirataj ekspedicioj.

En 490, li sendis korpuson kontraŭ Odoakro, en Pavio sed lia armeo ne plu estas la granda konkera armeo de lia patro. Ĝi estis pli reordiga trupo, kiu regule luktis kontraŭ la bagaŭdoj de Tarakonio.

Alariko ekestigis visigotan okupon en la nordo de Hispanio, kio estigis aparte hispan-romian ribelon de Burdunelo (496/497) kiam Klodvigo la 1-a atakis la duan Akvitanion kaj sin ĵetis al Bordozo, kie li kaptis la dukon kiel ostaĝon.

En 500, Alariko loĝis en Arles, kie estis lia kortego. En 501, apud Amboise, li renkontis Klodvigon por sigeli pacon laŭ gota maniero, sur insulo, ĉar gota tradicio donas al paroloj pli grandan valoron surmare ol surtere. Li opiniis esti gajninta diplomatian sukceson sed la starigita paco kun la frankoj ne longe daŭris.

La koncilio de Agde

redakti

En 501, Alariko sendis al Bordozo Cesarion, la ĉefepiskopon de Arles, taksitan danĝera. Li liberigis lin el tiu ekzilo en 506, sed Cesario arigis tiom da fideluloj okaze de siaj aperoj ke Alariko estigis koncilion kaj permesis al Cesario inviti prelatojn kaj prezidi ĝin en la preĝejo de Saint-André de Agde, la 10-an de septembro 506.

La sukceso de la koncilio de Agde estis kompleta post la persekutoj en la reĝado de Eŭriko. Cyprien de Bordozo, Clair de Eauze, Quintien de Rodez, Galactoire de Bearno, Grat de Oloron, Lizier de Couserans estis akceptitaj same kiel Petro, episkopo de la Palaco kaj interulo inter la asembleo de la prelatoj kaj la reĝo.

La reĝo deziris krei unuiĝon de la kredo en sia reĝlando inter katolikoj, niceanoj kaj arianoj. Sed tio fiaskis: la dogmaj diferencoj ne estis abolitaj sed la reĝa povo estas akceptita.

Sekve de tiu koncilio, la prelatoj preparis duan por la jaro 507 sed la neantaŭvidita morto de Alariko la 2-a malpermesis la okazon de tiu nova koncilio.

La batalo de Vouillé

redakti

En 506, Petro, ribelulo, instigis al ribelo en Hispanio. Alariko sendis siajn trupojn batali kontraŭ li kiam Klodvigo profitis tion por ataki la malfortigitan duan Akvitanion.

Somere de 507, koalicio de najbaroj komandata de Klodvigo, reĝo de frankoj, ĉirkaŭis la visigotan reĝlandon. Alariko estis kun sia kortego en Poitiers. Laŭ Gregorio de Tours, Klodvigo atakis lin pretekste ke lia religio estis konsiderata kiel hereza fare de la katolikoj[3], sed fakte deziris aneksi la gotan parton de Gaŭlio.

Laŭ fontoj, Alariko estis mortigita en duelo kun la reĝo Klodvigo, en la batalo de Vouillé aŭ mortis en la batalo.

Post lia morto, lia plejaĝa filo Gesaliko estis elektita de la asembleo de gotoj, reĝo de visigotoj kaj lia dua filo, Amalariko, kiu estis tre juna okaze de la morto de sia patro[4] forfuĝis el la batalkampo por rifuĝi al Hispanio.

Referencoj

redakti

Bibliografio

redakti
  • Justin Favrod - Les Burgondes : un royaume oublié au cœur de la Europe, eld; "Presses polytechniques et universitaires romandes", kolekto "Le savoir suisse" - Lausanne, 2002 - (ISBN 2-88074-596-9)
  • Bruno Dumézil, Michel Rouche (dir.), Le Bréviaire de Alaric. Aŭ origines du Code civil, Parizo, PUPS, 2008
  • Renée Mussot-Goulard, Les Goths, Atlantica, Biarritz, 1999.

Vidu ankaŭ

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti