Andor Zoltán Juhász

hungara kemiisto, universitata instruisto

Andor Zoltán Juhász [juhAs], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Juhász Andor Zoltán, estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto. Lia nomo pli mallonge estis origine (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Juhász A. Zoltán.

Andor Zoltán Juhász
Persona informo
Naskiĝo 4-an de junio 1929 (1929-06-04)
en Kispest
Morto 24-an de majo 2003 (2003-05-24) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kemiisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Andor Zoltán Juhász[1] naskiĝis la  4-an de junio 1929(nun 1929-06-04) en Kispest, li mortis la 24-an de majo 2003 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Andor Zoltán Juhász maturiĝis en kalvinana gimnazio en Budapeŝto en 1947, poste li akiris kemian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1951. Post la diplomo ĝis 1969 li laboris aŭ en laboratorioinstituto (inter 1956-1970 li estis laboratoriestro). Inter 1969–1974 li estis lektoro en Teknikuniversitato de Budapeŝto kaj inter 1969–1982 li estis laboratoriestro samloke, poste li estis katedrestro de Kemiindustria Universitato (Veszprém) inter 1982–1992, pli poste profesoro ĝis la pensiuliĝo en 1995. Intertempe li doktoriĝis en la Kemiindustria Universitato en 1959, li kandidatiĝis en 1971, li doktoriĝis en 1982 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li traktis la fizikan kemion de mineraloj, la teoriajn kaj praktikajn aferojn de krudmaterialo-esplorado en erco kaj minerala minado en Hungario, ĝenerala koloidkemio, fizika kemio kaj teknologia esplorado. Li edziĝis en 1953, post 2 jaroj filo naskiĝis. Li ricevis premiojn inter 1982-1998.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • A bentonit minőségének és a homok fajlagos felületének hatása a bentonit-formázóhomok keverékek szilárdsági értékeire. (kunaŭtoro, 1953)
  • Néhány szempont a magkötőanyagok nyomószilárdságának laboratóriumi vizsgálatához. Öntödei homok sarkosságának jellemzése. (1957)
  • A szegilongi samottkaolin előkészítési – nemesítési – kísérletei. (disertaĵo, 1958)
  • Über die Innere Morphologie von Sandformen mit Bentonitbindung. (1965)
  • Szilikátásványok mechanokémiai aktiválása. (disertaĵo, 1969)
  • Szilikátok mechanikai aktiválása. (monografio, kunaŭtoro, 1979)
  • Bevezetés a szilikátkémiai technológiába. (2 volumoj, studenta lernolibro, 1985; denove: 2000)
  • Általános és szilikátkémiai technológia. (3 volumoj, studenta lernolibro, 1995–1996)
  • Mechanokémia és agglomeráció. (kunaŭtoro, 2003)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti