András Salamon (reĝisoro)
András Salamon [andrAŝ ŝalamon], laŭ hungarlingve kutima nomordo Salamon András estis hungara reĝisoro, scenaristo, altlerneja instruisto, drumisto.
András Salamon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de oktobro 1956 (68-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1982) |
Okupo | |
Okupo | reĝisoro universitata instruisto filmreĝisoro filmproduktoro scenaristo ĉefkameraisto aktoro |
András Salamon[1][2] naskiĝis la 6-an de oktobro 1956 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiAndrás Salamon estis infana aktoro ekde 1964, subkameraisto de la Hungara Televizio inter 1976-1982. Li akiris kameraistan diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1982. Liaj plej gravaj instruistoj estis András Surányi kaj Péter Tímár. Tiutempe li estis ankaŭ drumisto en ŝlagrorkestro. Post la diplomo li estis helporeĝisoro en filma produktejo, poste li estis liberprofesiulo ĝis 1993, pli poste li estis reĝisoro de filma produktejo. Ekde 2000 li instruis en la altlernejo (jam levita universitato), ekde 2010 en Scienca Universitato Loránd Eötvös, ankaŭ en Universitato Metropolitan. Intertempe li akiris MA-gradon en Universitato Loránd Eötvös kaj sciencan gradon DLA en Universitato de Dramo kaj Filmo. La habilitiĝo okazis en 2019. En 2012 kaj 2017 li fondis lernejon por filmistoj. Li ricevis premiojn inter 1992-2002.
Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)
redakti- Az élet (televida filmo, 1991) - ankaŭ scenaristo
- Zsötem (1992) - ankaŭ scenaristo
- Getno (2004) - ankaŭ scenaristo
- Nemzeti dokumentumfilm (dokumenta filmo, 2014) - ankaŭ kameraisto
Liaj scenarlibroj (elekto)
redakti- Itt a szabadság! (1991) - ankaŭ helporeĝisoro
- Közel a szerelemhez (1999) - ankaŭ reĝisoro
- Meséld el... (mallonga filmo, 2007) - ankaŭ reĝisoro
- Indifference (mallonga filmo, 2015) - ankaŭ reĝisoro, produktoro
Liaj filmaj roloj (elekto)
redakti- A nagyfülű (mallonga filmo, 1965) - titolrolo
- Bors (televida serio, 1 epizodo, 1971)
- Meteo (1990)
- Randevú (2006) - kuracisto
Liaj filmoj kiel kameraisto (elekto)
redakti- Huttyán (dokumenta filmo, 1996) - ankaŭ reĝisoro, scenaristo
- Jonuc és a koldusmaffia (dokumenta filmo, 2000) - ankaŭ reĝisoro, scenaristo
Liaj libroj
redakti- A kutyák nem felejtenek. Két filmnovella (1996)
- Getno (2004)