Béla Sulyok
Béla Sulyok [ŝujok], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Sulyok Béla estis hungara bankisto, subministro. Lia origina familia nomo estis Schleiffer [ŝlejfer] ĝis 1945.
Béla Sulyok | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Schleiffer Béla |
Naskiĝo | 21-an de novembro 1904 en Budapeŝto |
Morto | 1-an de marto 1977 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 612/2-270. fülke |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto politikisto bankisto |
Béla Sulyok[1] naskiĝis la 21-an de novembro 1904 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de marto 1977 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiBéla Sulyok devenis el juda familio. Post lernado li laboris en banko ekde 1923. Tiutempe li aliĝis al la sindikato, ekde 1929 al la komunistoj. En 1939 li estis trudemerito pro la juda deveno. Li estis ankaŭ trudlaboristo, sed li rifuĝis. Ekde 1945 li havis altajn ŝtatajn postenojn, ekzemple li estis gvidanto de Hungara Nacia Banko aŭ li estis subministro. Inter 1954-1959 li estis sendita al Parizo kiel konsilisto. Li pensiuliĝis en 1968. Li ricevis signifajn ŝtatajn premiojn inter 1950-1968.
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM86342 hungarlingva datenaro de muzeo