Banko de Litovio

centra banko de Litovio

La Banko de Litovio - litove Lietuvos bankas (foje tradukata Litova Banko, sed la nomero "Lietuvos" estas la substantiva landonomo en genitiva formo, ne adjektivo) estas la centra banko de Litovio. Ĝi en sia nuna formo estas fondaĵo de la litova registaro en la jaro 1990, luktanta pri ŝtata sendependiĝo el la 50 jarojn antaŭe per armea okupo premita aneksiĝo de Litovio pere de la Sovetunio: La Banko de Litovio difinis sin sekvaĵo de la banko de la Litova SSR, filio de la ŝtata banko de Sovetunio, kaj en 1990 transprenis kaj la konstruaĵojn, dungitojn kaj komence la strukturojn de la banko de la Litova SSR - en sia memkompreno tamen estante daŭrigo de la antaŭa Banko de Litovio de inter la du mondmilitoj. Sian sidejon la banko ekde la jaro 1990 havas en Vilno. Inter la taskoj estas la ekonomia stabiligo kaj sekurigo de la nacia valuto, la litova lido (litas) kaj la laboro cele al enkonduko de la komuna eŭropa valuto Eŭro en Litovio. La Banko de Litovio estas membro de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj. Laŭ la stato de 2022 la banko havis 600 dungitojn.

Banko de Litovio
Oficiala nomo Lietuvos Bankas (litove)
la banka ĉefkonstruaĵo en la strato Gedimino prospektas de Vilno
la banka ĉefkonstruaĵo en la strato Gedimino prospektas de Vilno
la banka ĉefkonstruaĵo en la strato Gedimino prospektas de Vilno
centra banko • registraŭtoritato
Sidejo Vilno, Litovio
Prezidanto Gediminas Šimkus (ekde 2021)
Centra banko de  Litovio
Valuto

litova lido (ĝis 2014), eŭro (ekde 2015)

ISO 4217 LTL (ĝis 2014), EUR (ekde 2015)
Retejo

http://www.lb.lt

Antaŭa(j) institucio(j)

ŝtata banko de la Litova SSR (inter junio 1940 kaj marto 1990)

vdr

Historio

redakti

La fondojaro de la unua ŝtata banko en Litovio konsideriĝas la jaro 1768, kiam la Seimas, la litova parlamento en la duŝtata respubliko Pollando-Litovio decidis fondi la ŝtatan valutan bankon Bank Polski I Litewski. Nur en 1792 komenciĝis realigo de la projekto. Estis planitaj bankaj kontoroj en Vilno, Hrodno kaj Minsko. Post la sensukcesa ribelo de Tadeusz Kościuszko kaj post la tria kaj fina ŝtupo pri disdivido de la ŝtato Pollando-Litovio en 1795 Litovio perdis sian ŝtatan suverenecon kaj tial praktike ankaŭ perdis la eblecon havi propran valuton.

En 1918, post la deklaro de la ŝtata sendependeco, Litovio ankoraŭ dum iom da tempo ne havis propran valutan bankon. Pro internacia traktato kun la "kredita kaso oriento" (Darlehenskasse Ost) de la Germana Regno, la germana valuto Reichsmark komence funkciis kiel nacia valuto. Meze de la jaro 1922 komenciĝis inflaciego de tiu valuto. La litova parlamento decidis oficialigi leĝojn pri fondo de ŝtata centra banko Lietuvos bankas kaj pri la enkonduko de la nacia valuto litova lido (litas). Lietuvos bankas fondiĝis en la formo de akcia kompanio (akcinė bendrovė). La baza kapitalo estis 12 milionoj da lidoj. 80 procentaĵoj de la akcioj apartenis al la litova ŝtato.

En 1922 la Banko de Litovio oficiale ekfunkciis kiel ŝtata litova centra banko. La prezidanto de Litovio nomumis la ekonomikiston Vladas Jurgutis unua banka gvidanto.

En marto 1990 la Banko de Litovio refondiĝis, kaj daŭrigis la tradicion de la antaŭmilita centra banko, kiu en junio 1940 estis malfondita fare de la sovetuniaj okupantoj kaj transformita al filio de la ŝtata banko de Sovetunio. Inter la jaroj 1990 kaj 1992, Litovio ankoraŭ apartenis al ekonomia zono de la rusa rublo. En 1992 kiel provizora valuto enkondukiĝis kuponoj nomataj "talonai", kiuj neformale laŭ la politikisto Gediminas Vagnorius estis baptitaj vagnorkosvagnorėliai. Komence tiuj kuponoj nur validis aldone al la rublo, por certaj vargrupoj. En 1993 enkondukiĝis la nacia valuto litova lido. Sukcesis la projekto limigi la komence altan inflacion kaj stabiligi la nacian valuton.

Enkonduko de la komuna valuto Eŭro

redakti

La 27-an de junio 2004 la ŝtatoj Litovio, Estonio kaj Slovenio kiel unuaj tri el la dek tiujare aliĝintaj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio membriĝis en la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II.

Sian celon, enkonduki la komunan valuton jam ekde la 1-a de januaro 2007, la litova registaro maltrafis nur je malgranda diferenco: la inflacio de Litovio en la por tio decidaj jaroj nur estis 0,06 procentaĵoj super la permesata lima valoro. La registaro de Litovio de tiam prokrastis la celon ĝis 2010, poste ĝis 2012 kaj 2014. Fine la 1-an de januaro 2015 Litovio aliĝis al la eŭrozono, la eŭropa valuto anstataŭigis la nacian, kaj kiel eta emocia kompenso por la nostalgiaj ŝtatanoj ekvalidis la litovaj eŭro-moneroj.

Bankaj prezidantoj

redakti
  • De 1996 ĝis 2011 Reinoldijus Šarkinas (naskiĝis en 1946)
  • De aprilo 2011 ĝis aprilo 2021 Vitas Vasiliauskas (naskiĝis en 1973)
  • De aprilo 2021 Gediminas Šimkus (naskiĝis en 1979)

Eksteraj ligiloj

redakti
 
aera bildo de 2021