Deimaĥo
Dimako, Deimako aŭ Deimaĥo (el la greka milit-akiro) estis la nomo de diversaj roluloj de la helena mitologio:
- La patro de Enareto, edzino de Eolo, reĝo de la Liparaj insuloj[1].
- Filo de Neleo kaj Klorizo kiu estis mortigita de Heraklo ĉar sia patro rifuzis senpekigi la heroon de sangkrimon[2].
- La patro de Deileono, Aŭtoliko kaj Flogio. Li loĝis en Tricca, urbo en okcidenta Tesalio[3].
- Beotiano, filo de Eleono. Li edziĝis al Glaŭkio, filino de la rivera dio [[Skamandro #Skamandro, la oceanido|]], kaj havis kun ŝi filon nomatan Skamandro, kiel lia avo. Deimaĥo akompanis Heraklon al lia ekspedicio kontraŭ Trojo, kie li mortis dum batalo[4]. Post tio, Heraklo zorgis pri lia vidvino, graveda tiam de Skamandro, ĉar li multe estimis Deimaĥon.