Dezső Somkuthy
Dezső Somkuthy [deĵO ŝomkuti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Somkuthy Dezső estis hungara aktoro, pentristo. Lia origina familia nomo estis Szolárszky [solArski].
Dezső Somkuthy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szolárszky Dezső |
Naskiĝo | la 4-an de oktobro 1906 en Komárom? (Hungara reĝlando) |
Morto | la 17-an de januaro 1993 en San-Paŭlo (Brazilo) |
Ŝtataneco | Brazilo (1950–1993) Hungario (1906–1950) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Dezső Somkuthy [1] naskiĝis la 4-an de oktobro 1906 en Hungara reĝlando en Komárom, (tamen mankas informoj, ĉu la naskiĝloko estas Komárom, aŭ la baldaŭa nuntempa slovaka urbo Komárno), li mortis la 17-an de januaro 1993 en San-Paŭlo (Brazilo).
Biografio
redaktiDezső Somkuthy komencis sian aktoran karieron en 1934 en Gyöngyös, poste en pluraj lokoj. Inter 1939-1941 li apartenis al trupo de Róbert Bánky (pli maljuna), poste al Teatro Madách kaj Gaja Teatro. Post la 2-a mondmilito li migris al Brazilo, ekde 1950 li vivis en San-Paŭlo. Li partoprenis en spektakloj fare de la loka hungara teatra trupo, tamen li vivtenis sin el pentrado. Li ofte partoprenis en ekspozicioj de brazilaj pentristoj.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- Emil Martonffy: Nemes rózsa - biena gvidanto
- Eugène Scribe: Egy pohár víz - franca diplomato
- Ibsen: Hedda Gabler - Brack
- Victorien Sardou: A szókimondó asszonyság - Fouché
Lia sola filmrolo
redakti- Halálos csók (1942) - kuracisto