Eĥosondilo estas aparato uzata en naŭtiko por sondi, tio estas por akustikaj mezuradoj de river- aŭ marprofundoj. Ĝi aplikatas eĉ en la aerveturado kiel "sona altometro". Ĝi estis evoluigita kaj patentita en 1913 fare de la germana fizikisto Alexander Behm.

Ilustraĵo de eĥosondilo
Eĥosondilo

Eĥosondilo apartenas al la aktivaj sonar-metodoj (post angla so kaj navigation and ranging) por lokumo de objektoj sub akvo. Krom la aktiva sonaro ekzistas ankaŭ pasivaj sonarsistemoj, kiuj ne elradias sonojn, sed nur kaptas ilin. Ambaŭaj metodoj konatas ĉe la bestomondo. (legu sube).

Dum eĥosondado, sendas oscilatoro sur la ŝipo impulson en ultrasono (ĉ. 100 kHz). La sonoondoj reflektas sur la akvofundo kaj la sonotransformilo akceptas ĝin. El la kurtempa mezuro de la sonoondoj kaj el la disvastiĝa rapido kalkulas oni la profundon. Kutimaj mezuriloj havas la mezurareon de ĉirkaŭ 2m ĝis kelkaj km.

La sonrapido en akvo dependas dela temperaturo kaj saloenteno kaj estas ĉirkaŭ 1500 m/s (1400 ĝis 1550 m/s).

Normalokaze, la unua eĥo montras la serĉatan profundon. Ĉe neregula akvofundo aŭ ĉe marŝlimo necesas korektado. La eco de la grundo estas ekzamenebla per du frekvencoj. La kutima 100–200 kHz reflektiĝas je malpli densaj tavoloj ol la malalta frekvenco (ĉ. 15 kHz) penetrante pli profunden en la grundon.
La ŝipebla profundo (naŭtika horizonto) estas iom malpli ola profunda valoro mezurita per 100 kHz.

Surfaca eĥosondilo

Por la mezurado de akvaj kavoj, kavernoj, riverdeltoj kaj marbordoj oni uzas unuopajn radiojn.

La aparato havas la malferman angulon de inter 60° ĝis 150° kaj konsistas el ĉirkaŭ 100 unuopaj radioj.

Pliaj uzeblecoj

La fiŝkaptaj ŝipoj uzas la sonaron ankaŭ por lokumo de fiŝaro. La boataj aŭ ŝipetaj aparatoj uzeblas eĉ ankaŭ por lokumi unuopajn fiŝojn.

Eĥosondado ĉe bestoj

Per simila, sed tridimensia eĥolokumo orientiĝas kelkaj bestospecioj, ekz. vespertoj kaj dentocetacoj. La vespertoj eligas mallongajn kriojn en ultrasono, kies eĥo helpas ilin en flugado kaj kapti insektojn.