Eŭropo (luno)
satelito de Jupitero
Eŭropo (J II Europa) estas la 6-a plej proksima satelito de Jupitero eltrovita ĝis nun.
Eŭropo | |
---|---|
Proprecoj de la orbito | |
Granda duonakso | 670 900 km |
Periapsido – Apoapsido | 664 862 – 676 938 |
Discentreco | 0,01 |
Orbita inklinacio | 0,47°
|
Sidera periodo | 3,551181 d |
Meza cirkulrapido | 13,740 km/s |
Fizikaj proprecoj | |
Kategorio | Satelito de Jupitero |
Meza diametro | 3138 km |
Surfaco | 30 935 000 km² |
Maso | 48,0×1021 (0,83% de la Termaso) kg |
Meza Denso | 3,01 g/cm³ |
Ekvatora falakcelo je surfaco | 0,135 (Tero=1) m/s² |
Fuĝrapido | km/s |
Rotacia periodo | 3,551181 d |
Inklinacio de la rotacia akso | 0° |
Albedo | 0,67 |
Absoluta magnitudo | -1,3 |
Proprecoj de la atmosfero | |
Temperaturo surfaca min. – meza – maks. |
|
Ĉefaj komponantoj |
Oksigeno (10−11 bar) |
Historio kaj alioj | |
Malkovrinto | Galilejo |
Malkovrinta dato | 7-a de januaro 1610 |
Ĝi estas la plej malgranda el la kvar Galilejaj satelitoj. Ĝia surfaco estas ege glata kaj konsistas el glacio. Oni kredas ke ekzistas oceano de akvo sub la glacio.
Nomo
redaktiNe konfuzu ĝin kun Eŭropo (kontinento sur Tero), nek kun 52 Europa (la asteroido), nek kun Eŭropio (elemento 63).
En Esperanto foje aperis ankaŭ la pli malofta nomo Eŭropao, por pli klare distingi la sateliton disde la kontinenton Eŭropo. Tamen, la formo neniam populariĝis; Reta Vortaro ne mencias ĝin, kaj la Astronomia Terminaro listigas ĝin kiel evitindan kaj resendas al la kutima formo Eŭropo[1].