Entomologio
Entomologio (el la grekaj entomos, insekto kaj logos, scienco) estas fako de bestoscienco kiu studas la insektojn.
Historio de entomologio
redaktiEntomologio enradikiĝas en preskaŭ ĉiu kulturo ĉiutempa ekde prahistoriaj tempoj, ĉefe je la apero de la agrikulturo (plagoj, bredado de abeloj), sed la scienca studo komencis ĵuse en la 16-a jarcento. La listo de insektistoj tra la tuta historio estas enorma kaj inkludas nomojn kiel Charles Darwin, Vladimir Nabokov, Karl von Frisch ( Nobel-premio en 1973), kaj multajn aliajn.
Kiel fondinto de moderna entomologio estas konsiderata Anna Maria Sibylla Merian. Populara bildo de la klasika insektisto estas saĝulo kun papilikaptilo kaj mallonga pantalono.
Sciencisto, kiu studas entomologion, estas entomologo.
Objekto de la fako
redaktiEl ĉirkaŭ 1,3 milionoj de priskribitaj vivantaj specioj, la insektoj estas pli da du trionoj el ĉiuj konataj organismoj[1] kaj, krome ili havas longan fosilian historion, ĉar ties apero okazis je la Devonio, antaŭ ĉirkaŭ 400 milionoj da jaroj. Ili havis multajn formojn de interagado kun homoj kaj kun aliaj vivformoj sur la tero; pro tio la entomologio konsistigas tre gravan fakon ene de la bestoscienco. La entomologio inkludas ofte la studon de aliaj artropodoj kiel araneoidoj, krustuloj kaj miriapodoj, kvankam tiu ampleksigo estas teknike malĝusta.
Aplikita aŭ ekonomika entomologio
redaktiLa aplikita entomologio estas la pristudo de la insektoj interesaj por la homa estaĵo, ĉu pro la produktoj el ili havigitaj, ĉu pro la efiko kiu okazigas ĉe la homaj havaĵoj. Estas ĉefe gravaj la jenaj insektoj:
- Produktantoj de mielo, vakso, propoleo, poleno kaj aliaj resursoj. Vidu la artikolon abelbredado.
- Produktantoj de silko per silkraŭpoj.
- Transpasantoj de malsanoj al animaloj aŭ homoj.
- Plagoj en kultivoj, magazenitaj materialoj kaj strukturoj.
- Kontrolantoj de aliaj plagoj.
Jura entomologio
redaktiLa jura entomologio baziĝas sur la ekologia sinsekvo de la artropodoj kiuj instaliĝas en kadavro por certigi la precizajn daton kaj eĉ la horon de iu morto. Ĝi estas ĉefe utila ĉe kadavroj oldaj je tagoj, semajnoj aŭ monatoj.
Entomologoj
redakti- Li Kexi kiu esperantigis kaj eldonis la 'Atlason de insekta morfologio'
- Chou Io
- Edward Doubleday
- Jean-Henri Casimir Fabre, unu el la pioniroj de la fako
Entomologiaj socioj hispanlingvaj
redaktiAlfabete (en la hispana) laŭ landoj:
- Argentino
- Sociedad Entomológica Argentina Arkivigite je 2007-05-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Ĉilio
- Kolombio
- Hispanio
- Meksiko
- Sociedad Mexicana de Entomología Arkivigite je 2008-03-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Venezuelo
- Sociedad Venezolana de Entomología Arkivigite je 2008-01-11 per la retarkivo Wayback Machine
Literaturo
redaktiLi Kexi, H.Steinmaan, I. Zombori, Atlaso de insekta morfologio, eld. Ĉina Esperanto-eldonejo, 512 paĝoj[2],
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Chapman, A. D.. (2006) Numbers of living species in Australia and the World, p. 60. ISBN 978-0-642-56850-2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-30. Alirita 2008-04-08 .
- ↑ (eo) Pri "Atlaso de insekta morfologio", El Popola Ĉinio, n-ro 12, 1988
Eksteraj ligiloj
redakti- Ejo pri entomologio en hispana
- Antonio Torralba Rubial: IIa enkonduka kurso pri entomologio (1995) Arkivigite je 2008-03-31 per la retarkivo Wayback Machine
- Bio-nica.org Entomologio de tropikaj insektoj Ampleksa katalogo
- Portalejo de agrikultura entomologio en hispana pri la Valo Yaqui [Jaki, Ciudad Obregón, Sonora, Meksikio] Arkivigite je 2009-01-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Entomologio Arkivigite je 2011-07-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Jura entomologio, I Arkivigite je 2008-04-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Jura entomologio, II Arkivigite je 2008-02-18 per la retarkivo Wayback Machine