Ernest Drezen
Ernest (Karloviĉ) DREZEN (naskiĝis kiel Ernests-Vilhelms Drezinjŝ la 14-an de novembro 1892 en Liepāja-Libau (Latvio), mortpafita en 1937 dum la Stalina "Granda Purigo") - latvo, rusiano, sovetia ŝtata kaj socia aganto, sciencisto. Inĝeniero, elstara fakulo pri scienc-teknika terminologio, interlingvistiko kaj esperantologio. Ĝenerala sekretario de Sovetrespublikara Esperantista Unio, ĉefa figuro de la antaŭmilita sovetia Esperanto-movado. Membro de la Lingva Komitato (minimume 1929) [1].
Ernest Karloviĉ Drezen aŭ Ernests-Vilhelms Drezinjŝ | |
---|---|
Elstara sovetia esperantisto, ĝenerala sekretario de SEU | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de novembro 1892 en Liepāja |
Morto | 27-an de oktobro 1937 (44-jaraĝa) en Moskvo |
Mortokialo | Pafvundo |
Tombo | tombejo Donskoje |
Lingvoj | Esperanto • rusa • latva |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Latvio Sovetunio |
Alma mater | Saint Petersburg Polytechnic Institute (en) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1910–) verkisto interlingvisto inĝeniero |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | Jen liaj originalaj verkoj |
Esperantistiĝis en | 1910 |
Vivo
redaktiDrezen lernis en reallernejo en Kronŝtadt kaj en teĥnologia instituto en Petrogrado, kie li aktive agadis en studenta esperantista Grupo. En 1915-17 li estis standardisto de rusa armeo kaj en 1918-21 li okupis diversajn postenojn en Ruĝa Armeo. Li membriĝis en 1918 en la komunista partio. En 1921-24 li laboris en Centra Plenumkomitato de Sovetoj. Ekde 1924 li laboris en scienca kampo pri racia labororganizo kaj pri lingvistiko. En 1926-30 li estis direktoro de la instituto de komunikado (poŝto, telegrafo, telefono, radio), poste vicdirektoro de trusto "Orgenergo", speciala redaktoro de la eldonejo pri administra teĥniko, profesoro de Moskva universitato kaj de aliaj teĥnikaj altlernejoj, estrarano de Sovetia societo por kulturaj rilatoj kun eksterlando (VOKS) k.a.
Esperanta agado
redaktiDrezen esperantistiĝis en 1910. Drezen estis prezidanto de Peterburga Societo "Espero" 1917-19, unu el iniciatintoj de ESKI en 1919. Dum la 3-a Tutruslanda Esperantista Kongreso en Petrogrado en 1921 li estis elektita Ĝenerala sekretario de SEU tiam fondita. De tiam li estis senŝanĝa gvidanto. Laŭ Kuznecov (antaŭparolo al Historio de la Mondolingvo), Drezen konstruis SEUn kiel centralisman organizon kun rigida disciplino kaj militema ideologio, pli simila al la komunista partio ol al lingva, kultura unuiĝo.
Komence en SAT, en 1932 konfliktis kun Eŭgeno Lanti, kaj fondis IPE (Internacio de Proleta Esperantistaro).
Drezen estis arestita la 17-an de aprilo 1937. Surbaze de falsaj akuzoj pri kreo kaj gvidado de kontraŭsovetia terorista organizaĵo de esperantistoj, pri efektivigo de sabot-terorista agado enkadre de ĝi kaj pri spionado por Germanio, li estis kondamnita al mortpuno kaj pafekzekutita la 27-an de oktobro 1937. Li estis rehonorigita postmorte, "pro absoluta manko de krimkonsisto", la 11-an de majo 1957.
Lia portreto videblas sur la titolpaĝo de la premiita romano Mi stelojn jungis al revado verkita de Miĥail Bronŝtejn.
Ekde 1929 en Lingva Komitato kaj akademia korespondanto por la rusa lingvo.
Drezen kaj terminologio
redaktiDrezen permesis la kreadon (en 1936) de tutmonda spertulo-grupo pri terminologio (nun ISO/TC 37) kadre de internacia normiga organizaĵo (tiam ISA, nun ISO). Efektive, li gvidis tradukon al la rusa de la germanlingva disertacio de Eugen Wüster (aperis en 1931), la baza verko (aperis en 1934) kiu naskis terminologion. Danke al tiu traduko, la sovetia membro de ISA interesiĝis pri la disertacio kaj proponis kreadon de tutmonda normiga grupo pri la temo.
Verkoj
redaktiAŭtoro de diversaj gravaj verkoj pri Esperanto:
por rondetoj kaj rondetgvidantoj. 1929.
- Parto 1-a: La lingvo kaj artefariteco en la lingvo, 40 pĝ.
- Parto 2-a: Evoluo de I’ideo pri lingvo internacia. 42 pĝ.
- Parto 3-a: Disvastigo, utiligo kaj vojoj de plua formigo de lingvo internacia. 49 pĝ.
„ La 3 libroj estas bone ekipitaj. Ili servu por propagando enlanda, pro tio ili estas verkitaj en rusa lingvo. ” — Aŭstria Esperantisto n.69 (okt 1930)
- Unika kaj plej kompleta Historio de la Mondolingvo, priskribanta ĉiujn konatajn projektojn de lingvo universala (1931);
- Analiza Historio de Esperanto-Movado (1931);
- Skizoj pri Teorio de Esperanto (1931);
- Problemo de Internacia Lingvo (1932);
- Zamenhof - bioideologia studo, SAT, 1929;
- La Vojoj de Formiĝo kaj Disvastiĝo de la Lingvo Internacia, SAT, 1929
- Drezen, Ernest K.. (1937/1983) Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro. Historio, nuna stato kaj perspektivoj, Aleksandr Samojlenko (tradukisto), Amsterdam/Saarbrücken: Ekrelo/Artur E. Iltis.
Lingve kontrolis la novelon La Submarinistoj.
Recenzoj
redaktiPri 'Problemo de Internacia Lingvo
|
Pri Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro
|
Notoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiTrovu « Ernest Drezen » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- En batalo por SEU, Ernest Drezen, La Ondo de Esperanto, 199?
- Homo de kontrastoj en kruela epoko, Nikolaj Stepanov, Esperanto (UEA), Nov.1992
- Tri renkontiĝoj kun N.K.V.D, artikolo de NikSt kun biografiaj sciigoj, el „Sennaciulo“. Majo 1992.
- Ernest Drezen kiel historiisto de la Esperanto-movado Antaŭparolo de Nikolaj Stepanov al „E. Drezen: Historiaj studoj“. - Jekaterinburg: Sezonoj, 1992.
- Drezen, Lanti kaj La Nova Epoko, artikolo de Ulrich Lins en "Sennacieca Revuo", 1987.
- "Zamenhof" de Drezen legebla en pdf formato (el Retarkivo 2008)
- Za vseobŝĉim jazykom lingvistika libro de Drezen en la rusa en la katalogo de UEA.
Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro. |