Falsa ĵuro
Falsa ĵuro aŭ mensoga ĵuro estas la ago de konscie mensoga atesto sub ĵuro.
Falsa ĵuro estas krimo en ĉiuj landoj kaj persekutata per puno.
Konataj homoj kiuj estis akuzataj kaj kondamnitaj pro falsa ĵuro:
- August Emil Fieldorf, pola generalo batalanta por sendependeco de Pollando, murdita de komunistoj
- Witold Pilecki, komandanto de Pola Enlanda Armeo, organizinto de rezista movado en nazia koncentrejo en Aŭŝvico, murdita de komunistoj
- Titus Oates (1649-1705), brito, papista konspiro
- Alger Hiss, supozita sovetunia spiono, kiu laboris por la Usona registaro: 5 jara enkarcerigo (fakte enkarcerigita dum 44 monatoj).
- pluraj germanaj futbalistoj, 1970/71 pro falsaj ĵuroj en Bundesliga-skandalo
- Jeb Stuart Magruder, Watergate-afero.
- John Ehrlichman, Watergate-afero.
- Jonathan Aitken, Brita politikisto, membro en la kabineto de John Major - verdikto: 18 monata enkarcerigo
- Dr. Cecil Jacobson, Usona medicinisto pri fekundeco.
- Lewis Libby, helpanto de vicprezidento Dick Cheney kaj asistento de prezidento George W. Bush - verdikto pro dufoja falsa ĵuro kaj aliaj deliktoj en Plame-afero.