Ferenc Farkas (operetkantisto)
Ferenc Farkas [farkaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Farkas Ferenc estis hungara operetkantisto (tenoro), bonvivanto, teatrestro, instruisto. Lia origina familia nomo estis Fort, lia edzino estis Ferike Szalontay.
Ferenc Farkas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Fort Ferenc |
Naskiĝo | 14-an de februaro 1879 en Budapeŝto |
Morto | 27-an de oktobro 1933 (54-jaraĝa) en Rákosszentmihály |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Sándor Fort (en) |
Edz(in)o | Ferike Szalontay (1907–1933) |
Infano | Sándor Fort |
Okupo | |
Okupo | teatrestro aktoro |
Ferenc Fort[1][2] naskiĝis la 14-an de februaro 1879 en Budapeŝto, li mortis la 27-an de oktobro 1933 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiFerenc Farkas finis privatan aktorlernejon de Szidi Rákosi en sia naskiĝurbo en 1899, poste li debutis en Teatro Magyar. En la sekva jaro li havis rolojn ankaŭ en teatrejo de Szabadka ĉe Lajos Pesti Ihász. Intertempe li akiris diplomon kun doktoriĝo en Universitato Francisko Jozefo (Kolozsvár) kaj ankaŭ studvojaĝis en Eŭropo. Li estis teatrestro de ĉiuj teatrejoj de Supra Hungarujo en 1905 poste de ĉiuj teatrejoj ĉirkaŭ Szabadka. Inter 1911-1914 li reĝisoris en revuo en Budapeŝto, sed ankaŭ filmon, poste li finbatalis la mondmiliton. Pli poste li denove reĝisoris kaj instruis en la menciita lernejo de Szidi Rákosi. Li edziĝis en 1907.
Liaj roloj (elekto)
redakti- Charles Lecocq: Le coeur et la main (opereto)
Liaj kontribuoj
redakti- Magyar színészet közigazgatásáról (disertaĵo)
- kolekto de hungaraj kantoj (1928)
Liaj filmaj reĝisoraĵoj
redakti- Aranyhajú szfinksz (1914)
- Iglói diákok (1918)