Gáspár Fábián
hungara arkitekto
Gáspár Fábián [gAŝpAr fAbiAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fábián Gáspár estis hungara inĝeniero, arkitekto. Lia pseŭdonimoj estis Dór aŭ F.
Gáspár Fábián [1] naskiĝis la 2-an de januaro 1885 en Székesfehérvár. Li mortis la 13-an de januaro 1953 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGáspár Fábián frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1918. Dum la studentaj jaroj li estis en Italio en 1910, krome li batalis en la 1-a mondmilito. Li doktoriĝis en 1920. Li projektis pli ol 40 katolikajn kirkojn, krome lernejojn kaj hospitalojn.
Elektitaj publikaĵoj
redakti- Bp. új városházának elhelyezése a Dunaparton (Lokigo de la nova urbodomo de Budapeŝto), (1918)
- A lakás és telekár kérdései (1920)
- Életem, főbb alkotásaim (1935)
- Isten kőmívese (Masonisto de Dio), (1940)
- Bepillantás egy életbe (1941)
Liaj signifaj projektoj
redakti- gimnazio en Jászapáti
- gimnazio en Budapeŝto
- malsanulejoj en Angyalföld, Szekszárd, Nyíregyháza
- Preĝejo Sankta Spirito (Szolnok)
- Kirko Sankta Kruco (Ferencváros)
- Preĝejo Kristo Reĝo (Balatonfüred)
- Preĝejo Emeriko de Hungario (Badacsonytomaj)
- Preĝejo Bona Pastoro (Székesfehérvár)
- Preĝejo Ĉieliro de Maria (Dombóvár)
Memorigiloj
redakti- busto en Budapeŝto