Georgo la 3-a (Britio)
Georgo la 3-a Vilhelmo Frederiko, germane Georg III. Wilhelm Friedrich, angle George William Frederick (naskiĝinta la 4-an de junio 1738 en Londono, mortinta la 29-an de januaro 1820 en Kastelo Windsor) estis ekde 1760 ĝis 1801 reĝo de Britio kaj de Irlando, poste ĝis sia morto reĝo de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Irlando.
En la Sankta Romia Imperio li estis ĝis ties fino en 1806 princo-elektisto de Hanovro, poste ekde la Viena Kongreso en 1815 ĝis sia morto reĝo de la restarigita lando Hanovro.
Georgo estis la tria brita monarko el la dinastio Hanovro, sed la unua kiu fakte naskiĝis en Britio kaj parolis la anglan denaske. Dum lia regado Britio perdis la koloniojn en Norda Ameriko kiuj fariĝis Usono. Krome la du reĝlandoj Britio kaj Irlando, kiuj ĝis tiam estis apartaj reĝlandoj en persona unio, estis unuigitaj al la unueca Unuiĝinta Reĝlando.
Dum la dua duono de lia regado li trafiĝis, plurfoje portempe kaj finfine permanente, de mensmalsano, probable kaŭzata de porfirio. Ekde 1811 lia filo Georgo regis kiel regento anstataŭ li. En 1820 tiu fariĝis reĝo Georgo la 4-a post la morto de sia patro.
Georgo la 3-a havis kromnomon Farmer George ("kamparano Georgo") pro sia relative ŝparema kaj kamparema vivostilo; kaj poste ankaŭ "la freneza reĝo Georgo" pro sia mensmalsano.
Filmo
redaktiPri la vivo kaj sorto de reĝo Georgo la 3-a temas la brita filmo The Madness of King George ("La Frenezeco de Reĝo Georgo") el 1994.