Grafo
germana nobela titolo
Grafo estas persono havanta nobelan titolon, kiu rangas inter markizo kaj vicgrafo. Ĝi devenas de germana vorto graf; en Germanio ĝi estis komence titolo de reĝaj oficistoj kiuj prizorgis graflandojn; poste ĝi estis heredata kaj ligita kun nomo de lando. Komence de la 19-a jarcento oni nuligis en Germanio heredatan nomumadon de grafoj kaj la titolo restis nur kiel nobela simbolo.
Papo, kiel reganto de Vatikano, ĝis nun distingas per la titolo de papa grafo.
Historiaj grafoj
redakti- Grafo de Flandrio
- Grafoj de Kiburgo
Kelkaj grafoj
redaktiJen eta elekto de kelkaj grafoj en la eŭropa historio.
- Arthur de Gobineau
- Otto von Bismarck, grafo de Bismarck-Schönhausen
- Roĝero Guiscardo, grafo de de Sicilio kaj Kalabrio
- Klemens von Metternich, grafo de Metternich-Winneburg
- Raimundo la 4-a; grafo de Tuluzo
- Raimundo la 6-a; grafo de Tuluzo
Por pli da grafoj, vidu: Kategorio:Grafoj.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- http://www.worldstatesmen.org/Germany.html#Holy%20Roman%20Empire
- http://www.protocolo.org/gest_web/proto_Seccion.pl?rfID=282
- http://www.protocolo.org/gest_web/proto_Seccion.pl?rfID=282&arefid=330
- http://fr.wikipedia.org/wiki/Marquis