György Nógrádi
György Nógrádi [djordj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Nógrádi György estas hungara ekonomikisto, altlerneja instruisto, sekuristo.
György Nógrádi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de majo 1949 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Corvinus de Budapeŝto - doktoreco (–1974) |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto universitata instruisto |
György Nógrádi[1] naskiĝis la 22-an de majo 1949 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGyörgy Nógrádi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Universitato Károly Marx en 1972, post 2 jaroj li doktoriĝis. Ekde la studentaj jaroj dum someroj li estis ĉiĉerono en Jugoslavio 4 jardekojn. 5 jarojn li instruis en Defenda Universitato Lajos Kossuth, inter 1972-1981 en Universitato Károly Marx, poste en Teknikuniversitato de Budapeŝto. Depost fino de la socialismo li instruis en la menciitaj universitatoj, foje eksterlande, krome ofte li prelegis en kursoj. Li estis la ĉefa figuro pri defendaj-sekuraj temoj en la televido. Li akiris plian diplomon en 1977, sciencan gradon Ph.D. en 1997. Li edziĝis en 1982, post 2 jaroj filino naskiĝis. Li ricevis ŝtatan premion en 2005.
Elektitaj libroj
redakti- Bundestag és Bundeswehr. Az NSZK biztonságpolitikájáról (1984)
- A védelemgazdaság makrofolyamatai. Hadigazdaságtan (kunaŭtoro, 1996)
- Szerencsénk volt, túléltük... – Világpolitika 1945-től napjainkig (2017)
- Kennedy - Legenda és valóság (2024)
Fontoj
redaktiVidu, aŭdu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM120735 hungarlingva datenaro de muzeo