Hapur
Hapur, hindie हापुड़, urdue हापुड़, (konata pli frue kiel Haripur) estas urbego kaj municipo en norda Barato, en okcidenta parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La loknomo signifas: ĝardeno.
Hapur | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 245101 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 44′ N, 77° 47′ O (mapo)28.729967777.775499Koordinatoj: 28° 44′ N, 77° 47′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 205 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hapur [+] | |||
Demografio
redaktiHapur havis populacion de 262 801 en 2011 kun legopovo 65%.
Geografio
redaktiHapur situas sur 213 metrojn super la marnivelo. Merath troviĝas 17, Gaziabad 35, Bulandŝahr 38, Noida 45, ĉefurbo Delhio 56, Sambal 79, Muzaffarnagar 82, Aligarh 99, Barejli 165, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 234, Mumbajo 1197, Kolkato 1264 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiHapur laŭdire estis fondita en la 10-a jarcento kaj ĝi estis koncedita al franca generalo ĉe la fino de la 18-a jarcento. Dum la hinda liberecbatalo en 1857 la loĝantoj donis plenan subtenon al la movado. Ĝis 2011 la urbego apartenis al distrikto de Merath, poste nova distrikto establiĝis kun sidejo Hapur.
Ekonomio
redaktiHapur jam dum la brita erao estis ĉirkaŭita per arbaroj kaj ĝardenoj. Estis konsiderinda komerco pri sukeroj, grenoj, kotonoj, konstrulignoj, bambuoj kaj latunoj. Ankaŭ nuntempe gravas kultivado de tritikoj, sukerkanoj kaj legomoj. La industrio produktas tubojn.
Lingvoj
redaktiLa oficiala lingvo en Hapur estas la hindia, sed oni parolas ankaŭ urdue, panĝabe kaj harjanve.
Religioj
redaktiEn Hapur la loĝantoj estas hinduoj (66%), islamanoj (32%), aliaj malpli ol 1%.
Eduko
redaktiEn Hapur la plej alta edukado okazas en altlernejo kaj instituto.
Trafiko
redaktiAl Hapur kuras kvar fervojaj linioj, tie kruciĝas du ĉefvojoj, krome alvenas unu flankovojo. La plej proksima flughaveno funkcias en Merath.
Klimato
redaktiHapur situas en humida subtropika klimato, kiun la musono influas. Somere (aprilo-junio) estas ekstreme varmaj temperaturoj. La jara temperaturo varias inter 17-31 °C. En la plena jaro pluvas averaĝe 845 mm (sufiĉas por agrikulturo), inter junio-septembro pli ofte pluvas.
Vidindaĵoj
redakti- pluraj preĝejoj, precipe hinduaj temploj kaj islamaj moskeoj
Fontoj
redakti- WikiTrans
- Enciklopedia Britannica