Ilava
Ilava, hungare Illava, germane Eulau estas urbo en Slovakio, en Regiono Trenčín, en Distrikto Ilava.
Ilava | ||
hungare: Illava, germane: Eulau | ||
urbo | ||
Ilava
| ||
|
||
Oficiala nomo: Ilava | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Trenčín | |
Distrikto | Distrikto Ilava | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Rivero | Váh | |
Situo | Ilava | |
- alteco | 255 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 59′ 58″ N 18° 14′ 10″ O / 48.99944 °N, 18.23611 °O (mapo) | |
Areo | 24,302 km² (2 430,2 ha) | |
Loĝantaro | 5 503 (31.12.2007) | |
Denseco | 226,44 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1229 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 019 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-42 | |
Aŭtokodoj | IL | |
NUTS | 513156 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Trenčín
| ||
Vikimedia Komunejo: Ilava | ||
Retpaĝo: www.ilava.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Situo
redaktiLa urbo situas ĉe la maldekstra bordo de Váh, laŭ la ĉefvojo kaj fervojo Bratislavo-Žilina. Trenčín troviĝas 19 km.
Historio
redaktiLa unua mencio skribe okazis en 1318, en tiama nomo Lewa. La komunumo ricevis privilegiojn en 1335, urban rangon en 1376, fine iĝis libera reĝa urbo en 1410. Okazis venko en 1431 kontraŭ husanoj. En 1446 fortikaĵo, en 1496 lignoponto konstruiĝis. La luterana gimnazio funkciis ekde 1560. La urbo rajtis aranĝi tutlandajn foirojn jare po 2 ekde 1578, jare po 4 ekde 1635. Oni produktis bieron en eklezia uzino ekde 1598. En 1614 formiĝis la unua urba korporacio por ĉapelistoj. Klostro formiĝis el parto de la fortikaĵo en 1694. La ŝtato aĉetis ĝin en 1856 kaj ĝi iĝis fifama malliberejo. Fine de la 19-a j.c. konstruiĝis granda rondirado de fervojo, kiu ligis urbojn Budapeŝto-Miskolc-Košice-Poprad-Liptovský Mikuláš-Martin-Žilina-Považská Bystrica-Ilava-Dubnica nad Váhom-Trenčín-Trnava-Bratislavo-Vác-Budapeŝto. En 1910 en la urbeto loĝis 2389 da loĝantoj (1151 slovakoj, 791 hungaroj, 202 germanoj kaj 122 rumanoj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Hungario, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Illava, kies distriktejo estis. Poste la urbo apartenis al Ĉeĥoslovaka respubliko. En 2001 loĝis tie 5411 da homoj, (5310 slovakoj).
Vidindaĵoj
redakti- fortikaĵo, nun prizono
- gotika katolika preĝejo de 1488, en la 18-a jarcento barokiĝis
- katolika paroĥo de 17-a jarcento
- kapelo omaĝe al Virga Maria de 1906
- kastelo en Klobusici de 1840 kun parko
- katolika lernejo de 1844
- kolono de Maria el 1752
- skulptaĵo pri Johano Nepomuko de 1754
- skulptaĵo pri Sankta Floriano de 1827
Famuloj
redakti- en la urbo naskiĝis:
- hungara orientalisto Mihály Kmoskó
- hungara inĝeniero Imre Pattantyús-Ábrahám
- László Szarka (historiisto) (pli precize en sk:Klobušice)