Imre Gaál
Imre Gaál [gAl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gaál Imre estis hungara pentristo.
Imre Gaál | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de septembro 1922 en Pestszenterzsébet |
Morto | 14-an de majo 1964 (41-jaraĝa) en Budapeŝto |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Imre Gaál [1] naskiĝis la 17-an de septembro 1922 en Pesterzsébet (laŭ alia informo kaj la videbla memortabulo en Kiskunlacháza), li mortis la 14-an de majo 1964 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiImre Gaál frekventis mezlernejon en Pesterzsébet, poste en pedagogia altlernejo de Nagykőrös. Ekde 1943 li lernis pentradon en privata libera lernejo de Tibor Gallé, ekde 1945 en Hungara Belarta Altlernejo sed sen diplomo li forlasis la lernadon. Liaj plej gravaj instruistoj estis Aurél Bernáth kaj Róbert Berény. Post la studenta erao li vivtenis sin el pentrado, sed li faris ankaŭ aliajn laborojn. Li debutis en 1951 en ekspozicio, sed poste li preskaŭ malaperis en ekspozicioj. Liaj pentraĵoj ne havis sukcesojn, tial parton de la pentraĵoj li detruis en 1957.
Elektitaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1959, 1967)
- Pesterzsébet (1967, 1974, 1987)
- Kiskunlacháza (1979, 1993)
- konstanta ekspozicio ekde 2007 en Pesterzsébet
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Gyermekjátékok (serio, 1954)
- Csudajó (1959)
- Csónakavatás (1961)
- Vadászat (1960, desegnaĵo)
- Noé bárkája (1960-1964)
- Csendélet
- Asztali csendélet
Elektitaj similaj artaĵoj
redaktiMemorigiloj
redakti- bidgalerio en Pesterzsébet ekde 1989
- memortabulo en Kiskunlacháza (2011)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografieto[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2022-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-07-17 per la retarkivo Wayback Machine