István Zágon
István Zágon [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zágon István estis hungara verkisto, dramaturgo, scenaristo, tradukisto. Lia origina familia nomo estis Fleischl [flejŝl].
István Zágon | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1893 en Tiszaszőlős | |
Morto | 10-an de januaro 1975 (81-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 50/1-1-21 vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Memorigilo | ||
Familio | ||
Edz(in)o | Márta Verő (en) vd | |
Parencoj | György Verő (bopatro) vd | |
Profesio | ||
Okupo | tradukisto ĵurnalisto verkisto humuristo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
István Zágon [1] naskiĝis la 30-an de oktobro 1893 en Tiszaszőlős, li mortis la 10-an de januaro 1975 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIstván Zágon frekventis gimnazion en Zenta, poste li akiris inĝenieran diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József. En la jaroj 1920 kaj 1921 li estis inĝeniero, sed pli frue jam en 1919 li debutis kiel verkisto de skeĉoj, kabaredaĵoj. En 1921 li forlasis la inĝenieran laboron kaj li estis artista gvidanto kaj dramaturgo en malgranda scenejo. Baldaŭ li estis dramaturgo de Teatro Belvárosi kaj Gaja Teatro. Inter 1925 kaj 1940 pluraj teatroj prezentis teatraĵojn de Zágon, inter 1928–1933 li estis ankaŭ ĵurnalisto, kritikisto.
Elektitaj teatraĵoj
redakti- Marika (1925, debuta teatraĵo prezentita en Teatro Renaissance, poste en Burgtheater)
- Feltételes megállóhely (Nacia Teatro (Budapeŝto), 1936)
- Fekete Péter (opereto kun muziko de Mihály Eisemann, 1943)
- Az asszony és a szellem (filia teatro de Gaja Teatro, 1946)
Elektitaj filmaj scenarlibroj
redakti- Hyppolit, la lakeo (1931)
- Budai cukrászda (1935)
- Schachmatt (televizia mallonga filmo) (1966)
Elektitaj tradukaĵoj
redakti- Conners: Fruska (1930)
- Coward: A márkiné (1939)
Elektitaj muziktekstoj
redakti- Légy jó mindhalálig (1936)
- Dunaparti randevú (1936)
- Szerelemből nősültem (1937)
Elektitaj skeĉoj
redakti- Tavasz meg egyéb emberi dolgok (1923)
- Mindenkivel megtörténhetik (1932)
- Napos oldal (1945)
- Minden másképp van (1966)
Lia romano
redakti- Rózsakirálynő (1930)
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Budapeŝto
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio Arkivigite je 2017-12-01 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2017-12-01 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio