Ivan Bella
Ivan Bella (naskiĝinta la 25-an de majo, 1964 en Brezno, Slovakio) estis slovaka kosmonaŭto. Li pasis 7 tagojn, 21 horojn, kaj 56 minutojn en kosma spaco. Li estas edziĝinta, kaj la patro de du infanoj.
Ivan Bella | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de majo 1964 (60-jaraĝa) en Brezno, Ĉeĥoslovakio |
Lingvoj | slovaka |
Ŝtataneco | Slovakio |
Okupo | |
Okupo | kosmonaŭto piloto militisto |
Li estis la unua slovako eniri kosman spacon nekonsidere la usona astronaŭto de slovaka origino, Eugene Cernan. Li partoprenis 9-tagan kunmisionon rusan-francan-slovakan en kosmostacio Mir en 1999.
Kariero
redakti- 1979-1983 - Armea gimnazio (Vojenskė gymnázium Banská Bystrica)
- 1983-1987 - Universitato de Armea Aviado en Košice (Vysoká vojenská letecká škola SNP v Košiciach)
- ekde 1983 - pilotlicenco, pli malfrue batalpilota licenco
- ekde 1993 - servis ĉe la 33-a aviadejo, flugante per batalaviadiloj Mig-21 kaj Su-22
- 1998-1999 - misio kosma kaj trejnado en Rusio
- 1999 - emeritiĝinta
Misio Kosma
redakti- 23-a de marto, 1998 - eliris Rusion por ektrejnadi por kosma misio
- aŭgusto 1998 - Bella elektis por kosma aviado
- 20-a de februaro ĝis la 28-a, 1999 - Li flugis per Soyuz TM-29 en la 27-a ekspedicio al kosmostacio Mir kiel Kosmonaŭto de Esplorado kune kun Viktor Michajlovič Afanasiov kaj Jean-Pierre Haigneré, lanĉita el Bajkonur.