János Bottyán (generalo)
János Bottyán [jAnoŝ botjAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bottyán János estis hungara generalo. Li vaste estas konata kiel Blinda Bottyán.
János Bottyán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1643 en Esztergom |
Morto | 27-an de septembro 1709 (66-jaraĝa) en Tarnaörs |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | militestro |
János Bottyán [1] naskiĝis en 1643 en Esztergom (la datenoj estas dubaj), li mortis la 26-an de septembro 1709 en Tarnaörs.
Biografio
redaktiJános Bottyán devenis el malriĉa nobela familio. Li estis komence ĉevalisto, ekde 1665 soldato. Liaj rangoj rapide altiĝis. En 1685 li sin vestis en kamparanan veston kaj kaŝe li supreniris al minareto de Érsekújvár (tiam havaĵo de turka armeo) kaj ĵetis malsupren la muezinon, poste li bonŝance li atingis la aŭstran-hungaran armeon. En la sekva jaro li partoprenis en reokupo de Buda, poste li daŭre batalis kontraŭ la turkoj, en 1692 li estis kolonelo. Iom poste dum batalo unu el liaj okuloj blindiĝis. En 1699 pacaj jaroj sekvis, li retiriĝis al Esztergom, li ankaŭ mecenatis. En 1701 li ekbatalis kontraŭ la francoj, post du jaroj kontraŭ Francisko Rákóczi la 2-a. Iom poste li iĝis fidelulo, eĉ generalo de Rákóczi. Li estis entombigita supozeble en Preĝejo Vizito de Maria (Gyöngyös).
Li edziĝis en 1669, vidviĝis en 1706, samtempe li riĉiĝis pro la heredaĵo. En la sekva jaro li edziĝis al juna baronido kaj li iĝis akceptata aristokrato.
Memorigiloj
redaktiFontoj
redakti-
János Bottyán
-
Desegnaĵo pri Bottyán en 1750
-
Bottyán sur kartludo
-
Busto en Vaja
-
Iama domo de Bottyán
-
Memortabulo pri domo de Bottyán en Esztergom