János Kamarás
János Kamarás [jAnoŝ kamarAŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kamarás János estis hungara pediatro, kardiologo.
János Kamarás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de majo 1916 en Bóly |
Morto | 6-an de aŭgusto 2003 (87-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | pediatro |
János Kamarás[1] naskiĝis la 11-an de majo 1916 en Bóly, li mortis la 6-an de aŭgusto 2003 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiJános Kamarás akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1941. Post la diplomo li laboris precipe en provincaj hospitaloj. Inter 1945-1948 li praktikadis en ĉefurba kliniko, dum en 1946 li akiris pediatrian licencon. Inter 1948–1964 li estis asistanto en la sama loko. Inter 1964-1967 li laboris en signifa pediatria hospitalo en Budapeŝto, poste li estis unu el la fondmembroj de kardiologia instituto ĝis la emeritiĝo en 1984. Intertempe li kandidatiĝis en 1975 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia laboro specialiĝis pri la infanaj kormalsanoj. Li edziĝis en 1951, filinoj naskiĝis en 1953 kaj 1956. Li ricevis premiojn inter 1965-1996.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Újszülöttellátás tapasztalatai 3500 eset kapcsán. (kunaŭtoro, 1952)
- Cortison-kezelés kapcsán fellépett idegrendszeri szövődmények. (kunaŭtoro, 1959)
- Hallgatódzás a szív felett. (2 volumoj, monografio, kunaŭtoro, 1965–1966, denove: 1995)
- Adatok a pulmonalis hypertonia pathogenesiséhez és klinikai jelentőségéhez csecsemőkori gyakori szívfejlődési rendellenességekben. (disertaĵo, 1973)
- Chronicus repetitiv supraventricularis tachycardia csecsemő- és gyermekkorban. (kunaŭtoro, 1975)
- A gyermekkori constrictiv pericarditis tüneteiről. (kunaŭtoro, 1979)
- Pacemaker beültetés indikációja csecsemő- és gyermekkorban. (1988)
- Kardiológia. (kunaŭtoro, 1996)
- Gyermekkardiológiai gondozóintézetek betegforgalma 1988 és 1998 folyamán. (kunaŭtoro, 2000).