Kamil Aggházy
Kamil Aggházy [aghAzi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Aggházy Kamil estis hungara oficiro (laste kolonelo), armea historiisto. Lia persona nomvarianto estis Kamill, liaj pseŭdonimoj estis Akárki aŭ Spectator. Lia patro estis Károly Aggházy, lia parenco estis Gyula Aggházy.
Kamil Aggházy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de novembro 1882 en Budapeŝto |
Morto | 14-an de septembro 1954 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 36/2-2-6 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Ludovica Military Academy (en) (–1901) |
Familio | |
Patro | Károly Aggházy |
Frat(in)o | Melinda Aggházy (en) |
Okupo | |
Okupo | poeto verkisto oficiro |
Kamil Aggházy[1] naskiĝis la 1-an de novembro 1882 en Budapeŝto, li mortis la 14-an de septembro 1954 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiKamil Aggházy finis armean akademion en sia naskiĝurbo en 1901, sed libertempe li estis amatora arkeologo pri batalejoj. Post siaj studoj li estis oficiro de la hungara armeo en pluraj urboj. Li batalis dum la 1-a mondmilito, sed li frue estis militkaptito. En 1916 li liberiĝis, poste li estis arkivisto en la ministerio. Li estis fondinto de armea muzeo en 1918, krome muzeestro ekde 1937, dum li kontribuis multe. Li edziĝis en 1910, sed post 4 jaroj li vidviĝis, poste li denove edziĝis en 1919. Lia dua edzino naskis 2 gefilojn en 1922 kaj 1930. Li ricevis hungarajn, bulgaran kaj finnan premiojn inter 1926-1937.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Török hadak magyar földön. Az 1532. évi török–magyar–osztrák háború, különös tekintettel Kőszeg ostromára (1911)
- Kovionai csata szerb hivatalos leírása (1914)
- A világháború 1914–1918 (kunaŭtoro, 1934)
- Budavár bevétele 1849-ben. (kunredaktoro, dufoje eldonita)
- Vitézek albuma. (1939)
Memorigiloj
redakti- 2 memortabuloj
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM39845 hungarlingva datenaro de muzeo