Karviná
- Eble vi serĉas: Fryštát, informojn pri miljara historio de centro de Karviná.
Karviná (antaŭe Fryštát/Freistadt[1][2]) estas urbo en Ĉeĥio kaj centro de orienta parto de la ostrava-karvina karbobaseno. Vivas ĉi tie 49 724 loĝantoj (2024). En la jaro 1968 ĝi solenis 700 jarojn de skriba historio. Centro de la urba teritorio estas kvartalo Karviná – Město (en pasinteco tio estis distrikta urbo nomata Fryštát/Freistadt), ĉirkaŭ kiu etendiĝas kvartaloj: Staré Město – menciata en la jaro 1305, Nové Město, Hranice, Mizerov kaj Ráj, Darkov kaj Doly. Pli granda parto de la tn. malnova Karviná estas subminigita pro karbominado, ĉar ĉi tie estas la plej grandaj karbominejoj en la karbotrovejo. La unua mencio pri la urbo devenas el la jaro 1331, pli poste ĝi estis kunigita kun iama Fryštát/Freistadt. En la jaro 1776 ĉi tie estis trovitaj karbotrovejoj. Malnova renesanca urbodomo kun gotika turo devenas el la jaro 1504, finita ĝi estis en la jaro 1571 kaj renovigita en la jaro 1823.
Karviná (Fryštát/Freistadt) | |||
germane Karwin, pole Karwina | |||
Urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Karviná | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Karviná | ||
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio | ||
Parto de | Teŝinio | ||
Baseno | Ostrava baseno | ||
Urbo | Statuta urbo | ||
Situo | Karviná | ||
- alteco | 221 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 51′ 15″ N 18° 32′ 34″ O / 49.85417 °N, 18.54278 °O (mapo) | ||
Areo | 57,49 km² (5 749 ha) | ||
Loĝantaro | 49 724 (2024) | ||
Denseco | 864,92 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1268 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 733 01, 733 24, 735 06, 734 01 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS4 | CZ0803 | ||
NUTS5 | CZ0803 598917 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Karviná | |||
Retpaĝo: www.karvina.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Havířov, Horní Suchá, Dětmarovice, Doubrava, Chotěbuz, Petrovice u Karviné, Albrechtice, Orlová kaj Stonava.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 8 900 |
1880 | 5 488 |
1890 | 16 305 |
1900 | 24 195 |
1910 | 29 880 |
1921 | 35 748 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 22 317 |
1950 | 36 172 |
1961 | 46 883 |
1970 | 78 546 |
1980 | 78 334 |
1991 | 68 405 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 65 141 |
2014 | 56 848 |
2016 | 55 163 |
2017 | 54 413 |
2018 | 53 522 |
2019 | 52 824 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 52 128 |
2021 | 48 473 |
2022 | 49 881 |
2023 | 50 172 |
2024 | 49 724 |
Membrigo de urbo
redaktiKarviná membriĝas en 6 katastrajn teritoriojn, sur kiuj situas 9 lokaj partoj:
- Darkov – parto Lázně Darkov
- Karviná-Doly – parto Doly
- Karviná-město – partoj Fryštát, Hranice, Mizerov, Nové Město
- Louky nad Olší – parto Louky
- Ráj – parto Ráj
- Staré Město u Karviné – parto Staré Město
La lokaj partoj estas iam numerigitaj:
- Karviná 1 – Fryštát – la loka parto Fryštát
- Karviná 2 – Doly – la loka parto Doly
- Karviná 3 – Darkov – la loka parto Lázně Darkov
- Karviná 4 – Ráj – la loka parto Ráj
- Karviná 5 – Staré Město – la loka parto Staré Město
- Karviná 6 – Nové Město – la loka parto Nové Město
- Karviná 7 – Mizerov – la loka parto Mizerov
- Karviná 8 – Hranice – la loka parto Hranice
- Karviná 9 – Louky – la loka parto Louky nad Olší
Memorindaĵoj
redaktiEsperanto en Karviná
redaktiPola Socialista Partio aranĝis oficialajn kursojn de Esperanto dufoje semajne en Karviná, 1922. Dek jaroj post, la 21-an de februaro 1932 okazis en Karviná publika diskutado pri Esperanto. Ĉeestis ĝin 200 personoj, aranĝis du neŭtralaj kultursocietoj: la pola kleriga komisiono kaj la memeduka rondeto ĉe la pola Lerneja Societo „Macierz Szkolna”. Prezidis distrikta lerneja inspektoro P. Rakus (neesperantisto), ĝenerala raportanto estis Rudolf Z. Kobiela, oficisto de la pola konsulejo. Unue parolis J. Waleczko, redaktoro de la pola gazeto „Právo Ludu” el Český Těšín (neesperantisto), kiu prezentis laŭ sia vidpunkto la problemon de la lingvo internacia, deklarante ke Esperanto estas la plej taŭga solvo. Poste pastro K. Maultz atentigis, ke la latina lingvo ne kapablas esprimi ĉiujn modernajn ideojn, kaj tial Esperanto estas preferinda. Parolis ankaŭ pollingve Józef Poncza, Jaroslav Hladký ĉeĥe en la nomo de ČAE kaj Ludwik Krysta. Sekvis libera diskuto, Ĉiuj parolantoj, reprezentantoj de diversaj partioj kaj de tri nacioj konsentas tamen en unu punkto: ke Esperanto estas konsiderata plej bona solvo de la problemo. Tion esprimas ankaŭ la akceptita rezolucio, kiu krome adresas al ĉiuj lernejaj aŭtoritatoj kaj lernejestroj la peton, ke ili en la kadro de la nunaj lernejaj leĝoj akcelu la enkondukon de Esperanto kiel nedeviga fako de instruado.
Vidu ankaŭ
redaktiRilataj temoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Vidu artikolon pri Fryštát
- ↑ Vidu artikolon pri Karwin-Freistadt