Leila Pahlavi
Princino Leila de Irano (Leila Pahlavi) (Perse: لیلا پهلوی); 27-an de marto 1970 en Teherano – 10-an de junio 2001 en Londono) estis princino de Irano, la plej juna filino de ŝaho Mohammad Reza Pahlavi kaj lia tria edzino Farah Pahlavi.
Leila Pahlavi لیلا پهلوی | |||||
---|---|---|---|---|---|
Princino Leila Pahlavi | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-an de marto 1970 en Teherano, Irano | ||||
Morto | 10-an de junio 2001 (31-jaraĝa) en Londono, Unuiĝinta Reĝlando | ||||
Mortis pro | Sinmortigo vd | ||||
Mortis per | Veneno vd | ||||
Tombo | Cimetière de Passy, Parizo, Francio | ||||
Lingvoj | persa • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Irano vd | ||||
Alma mater | Universitato Brown vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio de Pahlavi | ||||
Patro | Mohammad Reza Pahlavi | ||||
Patrino | Farah Pahlavi | ||||
Gefratoj | Farahnaz Pahlavi (en) , Reza Pahlavi, Ali Reza Pahlavi (en) kaj Shahnaz Pahlavi (en) vd | ||||
Edz(in)o | needziniĝinta | ||||
Profesio | |||||
Okupo | tradukisto modelo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi estis 9-jara, kiam ŝia familio estis devigita forlasi Iranon pro la venanta tiel nomata irana islama revolucio gvidata de Ruhollah Ĥomejni.
La patro de Leila mortis en la jaro 1980 en Egiptio. Poste la tuta familio translokiĝis en Usonon, kie la princino fariĝis vizitantino de ĉiutaga ŝtata lernejo en Rye en Novjorkio. Poste ŝi elektis privatan studadon en Universitato de Brown, kiun ŝi finis en la jaro 1992.
Princino Leila neniam edziniĝis. Plimulton de sia tempo ŝi dediĉis al vojaĝado inter la domo en Connecticut kaj Eŭropo.
Leila Pahlavi estis malsana pro anoreksio. La 10-an de junio 2001 ŝi estis trovita morta en sia ĉambro en hotelo Leonard en Londono. Ŝi estis sepultita en pariza tombejo Cimetière de Passy, apud sia avino - Farideh Ghotbi Diba.