Mór Vavrinecz
Mór Vavrinecz [vavrinec], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vavrinecz Mór estis hungara komponisto, preĝeja dirigento, muziklerneja instruisto.
Mór Vavrinecz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de julio 1858 en Cegléd |
Morto | 16-an de aŭgusto 1913 (55-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 8/2-1-61/62 |
Lingvoj | germana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto dirigento korusestro muzikinstruisto |
Mór Vavrinecz [1] naskiĝis la 18-an de julio 1858 en Cegléd, li mortis la 16-an de aŭgusto 1913 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiMór Vavrinecz akiris sian muzikan scion kiel memlernanto kaj kolektis muzikajn teoriajn sciojn bazitajn sur libroj. Dum mallonga periodo li estis la privata lernanto de Robert Volkmann. Ekde 1878 li konstante komponadis. De 1886 ĝis sia morto li estis dirigento de Preĝejo Ĉieliro de Maria (Vár). Komence li ankaŭ instruis en muziklernejo, ekde 1901 en la nacia muziklernejo. Liaj muzikaj kritikoj estis publikigitaj en pluraj gazetoj. Liaj operoj estis rifuzitaj en la Reĝa Operejo de Budapeŝto, sed ili havis sukcesojn eksterlande. Liaj simfoniaj komponaĵoj estis popularaj ankaŭ enlande.
Elektitaj komponaĵoj
redaktiOperoj
redakti- Ratcliff (1895, Prago)
- Rosamunda (1895, Frankfurto ĉe Majno)
- Éva (laŭ ĉefverko de Imre Madách: La tragedio de l' homo, 1887-91, ne prezentita)
Ekleziaj komponaĵoj
redaktiProfanaj komponaĵoj
redakti- D-dúr szimfónia
- Hero és Leander
- Kassandra
- Diana vadászata
- Enoch Arden
- Bacchus ünnepe
- Medea halála
- Az abidosi menyasszony (uverturo, 1888)
- pluraj danckantoj sub pseŭdonimo de Táncos Pali
Liaj lernolibroj
redakti- Az énektan elmélete (1903)
- A zeneelmélet alapelemei, bevezetés a gyakorlati összhangzattanba - (1909)