Memorare
Memorare (Memoru) estas katolika preĝo al la Feliĉega Virgulino Maria. Memorare, el la latina "Memoras", estas ofte mise atribuita al la cistercia monaĥo de la 12-a jarcento, Bernardo de Clairvaux, certe pro konfuzo kun la populara frato Klaŭdio Bernardo de la 17-a jarcento, kiuj deklaris ke li lernis ĝin de sia propra patro. Ĝi unue prezentiĝas kiel parto de pli longa preĝo el la 15-a jarcento, "Ad sanctitatis tuae pedes, dulcissima Virgo Maria"
La moderna versio estas prenita de indulgoj de Pio la 9-a en 1846,
- MEMORARE, O piissima Virgo Maria,
- non esse auditum a saeculo, quemquam ad tua currentem praesidia,
- tua implorantem aŭilia, tua petentem suffragia,
- esse derelictum.
- Ego tali animatus confidentia,
- ad te, Virgo Virginum, Mater, curro,
- ad te venio, coram te gemens peccator assisto.
- Noli, Mater Verbi,
- verba mea despicere;
- sed audi propitia et exaudi.
- Amen.
En esperanta traduko:
- Memoru, ho plej Gracia Virgulino Maria,
- neniam estis konata ke iu ajn kiu fuĝis al via protekto,
- petegis vian helpon aŭ serĉis vian propeton,
- estis forlasita senhelpa.
- Inspirite de tiu fido,
- mi flugas al Vi, Ho Virgulino de virgulinoj, mia patrino;
- al Vi mi venas, antaŭ vi mi surgenuiĝas, peka kaj trista.
- Ho Patrino de la Vorto Enkorpa,
- malestimu ne miajn peticiojn,
- sed en via mildeco, aŭdu kaj respondu min.
- Amen.