Modesto Eugenio Carolfi
Modesto Eugenio CAROLFI [karolfi] (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1884 en San Giorgio Piacentino — mortis la 1-an de julio 1958 en Bolonjo[1]) estis itala Esperanto-pioniro kaj franciskana[2] pastro.
Modesto Eugenio Carolfi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de aŭgusto 1884 en San Giorgio Piacentino |
Morto | 1-an de julio 1958 (73-jaraĝa) en Bolonjo |
Lingvoj | Esperanto • itala |
Ŝtataneco | Italio (1946–1958) Reĝlando Italio (1884–1946) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li estis esperantisto de 1912, tre multe laboris por Esperanto kaj gvidis centojn da Esperanto-kursoj. La 12-an de januaro 1913 li fondis Esperanto-grupon en Rimini.[1] Ĝis 1920 li estis prezidanto de Itala Esperantista Federacio. En 1920 li fondis en Bolonjo UECI, la italan sekcion de IKUE.[2]
Verkoj
redakti- Ilustrita gvidlibreto de la banurbo Rimini (1915, 40 paĝoj)
- Katolika preĝlibro Latina kaj Esperanta tekstoj. 1922, 160 p.
- Mallonga biografio de Sankta Francisko el Asizo (1923, 63 paĝoj)
- La Padova Lilio, mallonga biografio de Sankta Antonio de Padovo (1926, 116 paĝoj)
- La reformanto, popola biografio de Sankta Francisko el Assisi (1927, 87 paĝoj)
- La preĝareto (1-a eldono: 1913, 32 paĝoj; 2-a eldono: 1931, 47 paĝoj; 3-a eldono: 1948, 69 paĝoj)
- La preĝareto por la XVIa jarcento de la Konstantina Paco
- multaj gazetaj artikoloj
Recenzoj
redaktiPri Mallonga biografio de Sankta Francisko el Asizo
|
Tradukoj
redakti- Angelo Rainero. La Virgulino de la Malriĉuloj.Eld. «La Madonna dei Poveri», Milano, Italujo, 1955(?)
|
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 Jitka Skalicka: 90 anni dell'Esperanto a Rimini. En: Katolika Sento n-ro 4/2003.
- ↑ 2,0 2,1 Duilio Magnani: Rimini: eŭropa strando kaj kulturo. En: Katolika Sento n-ro 3/2003.
Bibliografio
redakti- Carolfi, Modesto Eugenio, en: Enciklopedio de Esperanto.
- Padre Modesto Eugenio Carolfi minore francescano pioniere dell'esperanto, 1884-1958. Commemorazione tenuta a Milano il 16 novembre 1958. Milano: Unione esperantisti cattolici italiani, proksimume 1960. (itale)