Monda Festivalo de Esperanto
Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020) estas internacia tutmonda festivalo organizata de Universala Esperanto-Asocio (UEA), tutsezone, ekde la 20-a de junio ĝis la 20-a de septembro 2020. Kadre de MondaFest' 2020 okazos la Virtuala Kongreso de Esperanto, krom aliaj aranĝoj, kiujn ĉiu esperantisto rajtas proponi kaj submeti al la aprobo de la organizantoj.[1]
Konkurso
redaktiKonkurso por elekto de emblemo de la evento estis lanĉita de UEA. La premio estas senpaga aliĝo al Universala Kongreso en 2021 aŭ 2022 kaj unu-jara membreco en UEA, se la gajninto ne estas membro.[2]
Programo
redaktiInaŭguro
redaktiLa inaŭguro pasis la 20an de junio kaj havis la sekvantajn programerojn:[3]
- Muzika antaŭludo: Fransoazo Oazo kaj Kriztoff
- Inaŭgura Festparolado: Duncan Charters, Prezidanto de UEA
- Parolado nome de familio Zamenhof: Margaret Zaleski-Zamenhof
- 1-a Muzika interludo: JoMo
- Festivala temo: "UN 75-jara: dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo"
- Inaŭgura Parolado de la Temo: Humphrey Tonkin
- Mesaĝo pri la Temo, nome de UEA: Sara Spanò
- Mesaĝo pri la Temo, nome de TEJO: Rakoen Maertens
- Salutmesaĝo de UN: Fabrizio Hochschild, Asista Ĝenerala Sekretario de UN
- Mesaĝo de Espero, “Ĉio iros bone”: LKK de Montrealo
- 2-a Muzika interludo: Manno Montanna
- Fermaj vortoj de la Inaŭguro: Orlando Raola, Estrarano de UEA pri Kulturo kaj Kongresoj
- Muzika postludo: Joel Muhire, Amira Chun
Aranĝoj
redaktiDum MondaFest' okazos jenaj aranĝoj:
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo
- Ĝisdata programo troveblas en retejo de Eventa Servo