Olomouc

distrikta urbo en Ĉeĥio

Olomouc [Olomoŭc] estas distrikta kaj regiona urbo de Regiono Olomouc en Ĉeĥio, situanta en meza Moravio, super kunfluejo de riveroj Moravo kaj Bystřice, centro de la regiono, kies nomo estas Hanakio. En Olomouc vivas 102 293 loĝantoj (2024). Troviĝas tie Universitato Palacký kaj Scienca biblioteko. La urbo estas konata pro tutŝtataj flor-ekspozicioj Flora Olomouc, karakterizaj fromaĝetoj el Olomouc (forte fetoraj), maŝinfabriko Sigma Olomouc.

Olomouc
germane Olmütz, latine Eburum
urbo
Vido al Olomouc kun katedralo de sankta Venceslao de sudokcidento
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Olomouc
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Olomouc
Administra municipo Olomouc
Historia regiono Moravio
Parto de Hanakio
Fervoja stacio Olomouc hlavní nádraží
 - fervojlinio n-ro 270, n-ro 310
Tipo de urbo Statuta urbo
Memorindaĵoj
Riveroj Moravo, Bystřice
Situo Olomouc
 - alteco 219 m s. m.
 - koordinatoj 49° 35′ 38″ N 17° 15′ 03″ O / 49.59389 °N, 17.25083 °O / 49.59389; 17.25083 (mapo)
Areo 103,36 km² (10 336 ha)
Loĝantaro 102 293 (2024)
Denseco 989,68 loĝ./km²
Valego Supramoravia valego
Estiĝo 10-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 779 00
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0712
NUTS 5 CZ0712 500496
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Kolono de de la sankta Triunuo
Katastraj teritorioj 26
Partoj de urbo 0
Lokaj partoj 26
Bazaj setlejunuoj 82
Zoologia ĝardeno Zoo Olomouc
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Olomouc
Retpaĝo: www.olomouc.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Map

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dolany, Kožušany-Tážaly, Křelov-Břuchotín, Bukovany, Samotišky, Štěpánov, Bystrovany, Štarnov, Velký Týnec, Velká Bystřice, Ústín, Tovéř, Hlušovice, Bohuňovice, Bystročice, Hněvotín, Hlubočky kaj Horka nad Moravou.

Historio

redakti

La teritorio de la hodiaŭa urbo estas loĝigita jam ekde neolitiko. En la 11-a jarcento ĉi tie estis en loko de pli malnova burgejo fondita burgo, kiu fariĝis la plej signifa el tri sidejoj de moraviaj přemyslidaj princoj. Vratislav, la unua ĉeĥa reĝo, ĉi tie fondis episkopejon, kiu ekde la jaro 1131 havis sidejon rekte en la burgo. En la jaro 1253 estis fondita reĝa urbo. En la jaro 1306 ĉi tie estis murdita reĝo Venceslao la 3-a, kaj sekve de tio dinastio de Přemyslidoj estas formortanta laŭglave. Karolo la 4-a, ĉi tie ofte restanta kiel marggrafo moravia, fondis oficejon de moraviaj landaj tabuloj. En la tempo de husanaj militoj la urbo staris en flanko de imperiestro Zigmundo la 1-a, pli malfrue ĝi stariĝis kontraŭ reĝo Jiří z Poděbrad, kiam ĝi alkliniĝis al flanko de bofilo de Jiří, al hungara reĝo Matiaso la 1-a Korvino. Korvín ĉi tie estis eĉ proklamita de rezistmovadaj moraviaj nobelaroj en la jaro 1469 kiel ĉeĥa reĝo kaj Moravio poste dum kelke da jaroj estis administrata de la hungara reganto. La situacio solviĝis nur pro kronado de Vladislao la 2-a Jagello kiel hungara reĝo. En la jaro 1573 estis en la urbo fondita akademio de jezuitoj, kiu poste fariĝis universitato al kies tradicioj ligas la hodiaŭa Universitato Palacký. Dum la tridekjara milito Olomouc estis okupita de svedaj soldataroj. Tiutempe la urbo perdis la postenon de la moravia metropolo kaj ĉefurbo de Moravio fariĝis Brno. En la jaro 1741 en la tempo de sileziaj militoj prusoj okupis la urbon, tial estis decidite, ke la urbo estos alikonstruita en barokan fortreson (tiel okazis en la jaroj 17421754). La remparoj ja savis la urbon en la jaro 1758 kontraŭ plua atako de prusoj, sed samtempe ili malhelpis ties kreskon kaj evoluon. Olomouc tial pro kunpremo de la barokaj remparoj estis industriigita eĉ ne post alkonduko de fervojo en la jaro 1841. Reviviĝo okazis nur post malvalidigo de la fortreso en lasta kvarono de la 19-a jarcento. En la jaro 1848 ĉi tie havis sidejon provizore la viena kortego kaj imperiestro Ferdinando la 5-a ĉi tie abdikis la tronon. Post la unua mondmilito la urbo estis forte industriigita. Nuntempe estas reprezentata maŝinindustrio, ĥemia kaj farmacia industrioj, teksindustrio, vestindustrio kaj nutraĵindustrio. En Olomouc okazas ankaŭ festivaloj – Akademiafilm kaj Internacia orgenfestivalo.

Ĉar en 1777 la urbo estis ĉefepiskopejo, Olomouc restis eklezia centro, tial ĝi povas fieri per historiaj memorigaĵoj (urbodomo kun astronomia horloĝo, preĝejo de Sankta Venceslao, palaco de Přemyslidoj, ĉefepiskopa palaco, barokaj fontanoj kaj statuoj).

Loĝantaro

redakti
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
186915 229
188020 176
189043 755
190052 607
191059 852
192166 060
JaroLoĝantoj
193066 440
195063 878
196170 071
197089 386
1980102 112
1991105 537
JaroLoĝantoj
2001102 607
201299 499
2016100 154
2017100 378
2018100 494
2019100 523
JaroLoĝantoj
2020100 663
2021106 063
202299 496
2023101 825
2024102 293

Famuloj

redakti

Transporto

redakti

Trajna transporto

redakti

Olomouc situas je grava elektrizita fervoja linio de Bohumín al Česká Třebová (temas pri linio numero 270). Do, tra Olomouc veturas trajnoj de Prago al Ostrava kaj al aliaj lokoj. Pro la graveco de Olomouc, haltas ĉi tie ĉiuj longdistancaj trajnoj (krom unu konekto de Prago al Třinec kaj male). Regulaj konektoj estas dum tago ankaŭ kun Brno, Břeclav, Jeseník kaj Šumperk. La trajnoj veturas ankaŭ al Opava sur fervojlinio Olomouc – Opava.

Urba transporto

redakti

Pri la urba transporto zorgas urba transporta entrepreno. En Olomouc oni uzas tramojn (7 linioj sume) kaj aŭtobusojn. Entuta longeco de tramlinioj estas 39 km[1].

Esperanto-Movado

redakti

La loka Esperanto-klubo (vidu informon ĉi tie) estis fondita jam la 14-an de marto 1911[2]. En 1987 okazis en la urbo la 5-a kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 1992 la "Mezeŭropa Junulara Semajno" de la junularaj Esperanto-organizaĵoj en Aŭstrio, Ĉeĥio, Germanio, Hungario, Slovakio kaj Pollando.

Esperantistoj

redakti

Partneraj urboj

redakti

Bildaro

redakti

Referencoj

redakti
  1. http://www.dpmo.cz/default.asp?str=zajimavosti
  2. informo el saluto de la tiutempa vicurbestro Vladimir Pokorny al la "Mezeŭropa Junulara Semajno" de aŭgusto 1992