Omar al-Baŝir

prezidanto de Sudano

Omar Hasan Ahmad al-Baŝir (arabe عمر حسن أحمد البشير, ʿUmar Ḥasan Aḥmad al-Baŝīr; naskiĝis la 1-an de januaro 1944 en Hoŝ Banaga proksime de Ŝandi en norda Sudano) estis la ŝtatestro de Sudano de 1993 ĝis 2019. Li estas armea generalo, kiu en 1989 ekregis la landon post neperforta armea puĉo kaj regis Sudanon en sinteno de islama fundamentalismo. Ekde 1993 li estis la ŝtata prezidanto de Sudano. La 25-an de aprilo 2010 li estis reelektita je sia posteno en prezidenta baloto. Laŭ oficialaj informoj li ricevis 68 procentojn de la voĉdonoj. Post monatoj da manifestacioj kontraŭ lia regado, la 10-an de aprilo 2019, la Defenda Ministerio anoncis, ke la armeo lin eloficigis kaj arestis.[1]

Omar al-Baŝir
arabe عمر حسن أحمد البشير
Persona informo
عمر البشير
Naskiĝo 1-an de januaro 1944 (1944-01-01) (80-jaraĝa)
en Hosh Bannaga
Religio sunaismo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Sudano Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Sudana Milita Altlernejo
Egipta Milita Akademio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Nacia Kongresa Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1960–2019 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Omar al-Baŝir en la 12-a konferenco de la Afrika Unio februare 2009

Kondamno de la Internacia puna kortumo

redakti

La 14-an de julio 2008 la ĉefakuzisto de la Internacia puna kortumo en Hago, Luis Moreno-Ocampo, petis kondamni la sudananon pro genocido, krimoj kontraŭ la humaneco kaj militkrimoj en la daŭriĝanta milito en Darfuro. Temis pri la unua kazo, kiam petiĝis kondamni oficantan ŝtatestron je malliberiĝo.

La Internacia puna kortumo la 4-an de marto 2009 vere kondamnis lin je malliberiĝo, sed nur akuzis lin pri krimoj kontraŭ la humaneco kaj militkrimoj, ne pri genocido, ĉar laŭ la kortumo mankis sufiĉaj pruvoj. Nur la latva juĝistino Anita Ušacka ankaŭ pledis por akuzo pri genocido. Tamen la kortumo lasis al si la liberon eventuale poste ampleksigi la kondamnon je akuzo pri genocido, se la haveblaj pruvoj plimultiĝus).[2][3]

Iuj ŝtatoj kiel ekzemple Ĉinio, Rusio, la Araba Ligo kaj la Afrika Unio kritikas la kondamnon kaj konsideras ĝin malhelpo por pripacaj internegocoj en Darfuro. En julio 2009 Afrika Unio publikigis rezolucion, eksplicite ne obei la kondamnon je malliberiĝo. [4]

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti