Osmozo
Osmozo estas la difuzo de akvo tra ĉelmuro aŭ ĉelmembrano aŭ tra iu ajn duontralasa bariero el malkoncentrita solvaĵo al koncentritan solvaĵon. Ĝi estas pasiva procezo, kiu do okazas sen aldoni energion.
Osmozo estas grava por biologiaj sistemoj. Ekzemple, kiam la ĉelo de planto aŭ animalo estas ĉirkaŭata de koncentrita akvo, akvo eliras de la ĉelo kaj ĝi malgrandiĝos. Se la ĉirkaŭanta akvo estas malkoncentrita, akvo eniras en la ĉelo kaj ĝi grandiĝos kaj povas eĉ eksplodi. Pro tio, specioj de plantoj kaj fiŝoj bezonas vivi en akvo kun ĝusta koncentriteco.
Vidu ankaŭ
redakti- Filmo Osmosis Jones
- Osmoza premo