Oszkár Koref
Oszkár Koref [oskAr], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Koref Oszkár estis hungara farmakologo, endokrinologo, altlerneja instruisto, diplomato.
Oszkár Koref | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de majo 1897 en Budapeŝto |
Morto | 12-an de novembro 1978 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • germana • hispana |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | fakultato de medicino en la Germana Universitato Prago |
Okupo | |
Okupo | farmakologo endokrinologo diplomato |
Oszkár Koref[1] naskiĝis la 15-an de majo 1897 en Budapeŝto, li mortis la 12-an de novembro 1978 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiOszkár Koref maturiĝis en luterana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1914, poste li studis jaron en Scienca Universitato de Budapeŝto. Inter 1915-1918 li batalis en la 1-a mondmilito, poste li apogis la hungaran sovetrespublikon, tial poste li ne rajtis studi plu. Li akiris medicinan diplomon en Prago en 1922. Inter 1923–1927 li laboris en universitata instituto en Vieno, poste li prelegis en Santiago de Ĉilio (kun interrompoj), krome li havis postenojn en institutoj kaj apotekoj en Ĉilio, Argentino kaj Meksiko. En 1932 li aliĝis al la komunistoj en Ĉilio kaj li helpis la eŭropajn komunistajn rifuĝintojn. Inter 1945-1955 li estis diplomato en la hungara ambasadorejo de Ĉilio. Hejmenveninta li gvidis la klinikan laboratorion en Budapeŝto ĝis 1970 kun rango titulara profesoro. Lia ĉeftemo estis la simpla trodikeco kaj la androgena metabolo. Li kandidatiĝis en 1957, li doktoriĝis post 2 jaroj (pro siaj meritoj) antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premion en 1967.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Corticosteroidok kolorimetriás mikromeghatározása tetrazolium-kék reagenssel. (kunaŭtoro, 1960)
- Adatok a pubertás-kori androgén-anyagcseréhez. (kunaŭtoro, 1967)
- A methandienon – Nerobol – ürítés kinetikai sajátosságainak vizsgálata kontroll egyéneken és májbetegeken. (kunaŭtoro, 1979)