Prašice
Prašice, hungare Nyitraperjés [njitraperjEŝ] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Topoľčany. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Prasich.
Bazaj informoj
redaktiSituo
redaktiPrašice situas sur deklivoj, meze de sakovojo. Topoľčany troviĝas 10 km-ojn.
Historio
redaktiLa unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1245 en formo "Periese". En la 17-a jarcento la turkoj kelkfoje disrabis la vilaĝon. En 1787 vivis tie 721 homoj en 96 domoj. En 1831 kaj en 1866 multaj mortis pro ĥoleroj. En 1910 loĝis en Nyitraperjés 1346 homoj, (1238 slovakoj, 48 hungaroj, 40 germanoj, 12 kroatoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nagytapolcsány, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1944 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1930 kastelo, en 1939 brikofarejo konstruiĝis. En 2001 loĝis en Prašice 2089 homoj, (2055 slovakoj, 10 ukrainoj, 7 ĉeĥoj, 3 hungaroj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Jakobo de 1760, en 1820 renoviĝis, en 1935 pligrandiĝis
- kapelo omaĝe al (Sepdolora) Dipatrino de 1725
- skulptaĵoj pri Johano Nepomuka, Sankta Vendelo, Sankta Floriano kaj Urbano la 1-a
- kolono pri Sankta Triunuo el la 19-a jarcento