Preĝejo Emeriko de Hungario (Döbrököz)
Preĝejo Sankta Emeriko de Hungario estas romkatolika konstruaĵo (pli granda, ol kutime) en Hungario, en vilaĝo Döbrököz.
Paroĥa preĝejo Sankta Emeriko de Hungario | |
---|---|
Preĝejo Sankta Emeriko de Hungario en Döbrököz
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Döbrököz |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Tolna |
diocezo | Pécs |
dekanujo | Dombóvár |
Dato de konsekro | 1902 |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | novromaniko |
Konstruado | |
Specifo | |
Longo | 30 m (ĉefnavo kaj ambaŭ flankonavoj); 5 m (sanktejo) |
Larĝo | 10 m (ĉefnavo); 4 m (ambaŭ flankonavoj); 10 m (sanktejo) |
Alto | 16,5 m (ĉefnavo kaj sanktejo); 8 m (ambaŭ flankonavoj); 43 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio
redaktiSupozeble estis kirko en la mezepoko, sed rektaj informoj mankas. Post dominado de turkoj estis konstruita pli nova preĝejo en 1740. En 1900 ĝi plene estis malkonstruita, sed en la sekva jaro estis konstruita la nun videbla, pli granda kirko. La orgeno funkcias dekomence (1902). En 1963 oni pentris la internan parton.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas en mezo de la vilaĝo sur malalta monteto. Ĉirkaŭ la konstruaĵo estas multe da arboj, antaŭe skulptaĵo pri Sankta Antonio el Padovo, flanke monumento pri falintoj dum la mondomilitoj. La fasado estas simetria, meze funkcias la enirejo, apude po unuj fenestrorozoj estas videblaj. Super la enirejo pli granda fenestrorozo situas. Estas 3 navoj: ĉefnavo kaj po unuj flanknavoj, tio estas antikva sistemo de baziliko. En fino de la ĉefnavo situas la duonronda absido, maldekstre estas la sakristio, dekstre kapelo Sankta Koro kaj la kvadrata, alta turo. Ankaŭ la flankonavoj finiĝas en duonrondaj absidoj. Interne super la ĉefaltaro granda pentrita fenestro (farita en 1912) prezentas Sanktan Emerikon. La plafono estas kasona plafono kun riĉaj ornamaĵoj.