Preĝejo Sankta Ludoviko (Lajosmizse)
La preĝejo Sankta Ludoviko estas sakrala historia monumento (ekde 2008) en urbo Lajosmizse (Hungario).
Paroĥa preĝejo Sankta Ludoviko | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Sankta Ludoviko en Lajosmizse
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Lajosmizse |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Bács-Kiskun |
diocezo | Kalocsa-Kecskemét |
dekanujo | Kecskemét |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1896 |
Konsekrinto | János Jung |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Károly Bachmann |
Konstruado | 1895–1896 |
Specifo | |
Enhaveco | 7000 homoj |
Longo | 59 m |
Alto | 52 m (turo) |
Ligiloj | |
Historio
redaktiDum dominado de turkoj en tiu areo ekzistis 2 vilaĝoj, en ambaŭ kirkoj ekzistis. Tamen en la 18-a jarcento la vilaĝoj senhomiĝis kaj rehomiĝis ekde 1820. Precipe jasoj alvenis. Katolika grupo estis fondita en 1879, paroĥo en 1901. La nun videbla preĝejo estis konstruita en la jaroj 1895 kaj 1896. La orgeno estis kreita en 1898, trakonstruita en 1971, renovigita en 1996. La kirko mem estis renovigita depost la 2-a mondmilito pro militaj difektoj. Inter 1997-2000 la kirko estis plene renovigita kune kun la ĉirkaŭaĵo.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola en parko. La fasado estas simetria, meze la turo iomete reliefas. La enirejo meze funkcias, al kiu kelkaj ŝtupoj kuras. Super la pordo granda rozvitralo estas videbla, pli supre granda triparta fenestro, plej supre la plurlatera turo altiĝas kun plurlatera piramido. En la turo 4 sonoriloj sonoras, krome ekde 1996 sonorilmuziko per 24 sonoriloj estas aŭdebla. La navo havas ankaŭ krucnavon. La absido estas plurlatera.
La kirko estas gardejo de oficiala kopio de la Mortotuko de Torino, ankaŭ hungaraj kronadaj juvelaĵoj, fine ostoparto de Stefano la 1-a (Hungario).
Vidu, aŭdu ankaŭ
redaktiFontoj
redakti-
Interna parto
-
Ĉefaltaro