Preĝejo Sanktaj Joakimo kaj Anna (Hernádnémeti)

(Alidirektita el Preĝejo Sanktaj Joaĥimo kaj Anna (Hernádnémeti))
1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 2 sep. 2024.

La paroĥa preĝejo Sankta Joakimo kaj Sankta Anna estas sakrala konstruaĵo en grandvilaĝo Hernádnémeti (Hungario).

Paroĥa preĝejo Sanktaj Joakimo kaj Anna
Paroĥa preĝejo Sanktaj Joaĥimo kaj Anna en Hernádnémeti
Paroĥa preĝejo Sanktaj Joaĥimo kaj Anna en Hernádnémeti
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hernádnémeti
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
dekanujo Hernádnémeti
paroĥo loke, tamen la zorganto en Tiszalúc
Dato de konsekro 1768
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novromaniko
Konstruado 17681769
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 3564 Hernádnémeti, Petőfi Sándor u. 2.
vdr

Historio

redakti

La iama vilaĝo havis mezepokan katolikan kirkon, kiun la protestantoj forprenis en la 16-a jarcento, ja tiutempe la loĝantoj estis jam kalvinanoj. Pro la kontraŭreformacio la katolikismo revigliĝis en la 18-a jarcento kaj katolika didomo estis konstruita en 1768 fare de la loka barono. Pli frue la unua matrikula enskribo okazis en 1735. Ĝi estis vastigita per du flankaj kapeloj kvazaŭ krucnavo en 1795. Pliaj trakonstruoj okazis inter 1996-1999. La orgeno estis kreita en 1891, renovigita en 1923. La 2 sonoriloj estis faritaj en 1922, respektive 1939.

Konstruaĵo

redakti

La preĝejo kune kun la paroĥejo situas en korto ĉe stratangulo. En la korto ankoraŭ estas videbla kruco. La fasado estas estas simetria, meze la turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo, super la enireja porto simpla pluvŝirmilo videblas, pli supre fenestro. La turpinto estas simpla piramido. Plia enirejo estas ĉe la krucnavo. Fine de la kirko ĝi kontaktiĝas kun la paroĥejo.

Kermeso okazas en la lastan dimanĉon de julio.

Fontoj

redakti