Preĝejo Stefano la 1-a (Tatabánya-Alsógalla)
La preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas sakrala konstruaĵo en urbo Tatabánya (Hungario), ĝis 1947 en vilaĝo Alsógalla.
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) | |
---|---|
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Tatabánya, en urboparto Alsógalla
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Tatabánya |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Komárom-Esztergom |
diocezo | Székesfehérvár |
dekanujo | Vértes |
paroĥo | ĉe la alia kirko en Alsógalla |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1940–1942 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Tatabánya, Bem József u. 8. 2800 |
Historio
redaktiEn la iama vilaĝo Galla jam estis menciita paroĥa kirko en 1332. En la 20-a jarcento multe da laboristoj alvenis por minadi karbon, tial kapacito de la kirko ne sufiĉis. Dum la 2-a mondmilito pli nova preĝejo konstruiĝis. Ekde 1947 la vilaĝo apartenis al nova urbo Tatabánya.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas laŭ strato duope (kun lerneja domo). Kelkaj larĝaj ŝtupoj kuras al la enirejo, post ŝtupoj malreliefo estas videbla, fone kun 3 pordoj. La fasado estas malsimetria, ĉar la kvadrata turo rompas la simetrionen en la dekstra flanko. La fasado dekstre ankaŭ havas reliefon. Super la enirejo estas granda kruco. Interne estas videbla bildoserio kun 14 bildoj, kiuj prezentas pensojn de Péter Pázmány. La pentristo estis Masa Feszty. Estas interese, ke la preĝejaj sidlokoj venis en la loka kinejo. Tiuj sidlokoj jam estas sola restaĵo de la malaperinta kinejo.