Provinco Badaĥozo
Badaĥozo (hispane Badajoz) estas provinco de Hispanio, apartenanta al la regiono de Ekstremaduro, kie okupas ties sudan parton. Ĝi situas sudokcidente de la Iberia Duoninsulo, landlime kun Portugalio.
Provinco Badaĥozo | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Flago | Blazono | ||
Administra divido de Hispanio [+] | |||
Lando | Hispanio | ||
Ĉefurbo | Badaĥozo | ||
- koordinatoj | 39° N, 6° U (mapo)38.667-6.167Koordinatoj: 39° N, 6° U (mapo) | ||
Plej alta punkto | Cerro de Tentudia [+] | ||
- alteco | 1 110 msnm [+] | ||
Plej malalta punkto | Gvadiano [+] | ||
- malalteco | 110 msnm [+] | ||
Akvokolektejo | 21 766 km² (2 176 600 ha) [+] | ||
Areo | 21 766 km² (2 176 600 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 669 943 [+] (2021) | ||
Denseco | 30,78 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Valentín Cortés | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
Poŝtkodo | 06 [+] | ||
ISO 3166-2 | ES-BA | ||
Provinco Badaĥozo | |||
Vikimedia Komunejo: Province of Badajoz [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Ĝi limas oriente kun la regiono de Kastilio-Manĉo, kun ties provincoj de Toledo kaj Reĝurbo. Sude ĝi limas kun la provincoj de Onubo kaj Sevilo kaj sudoriente kun tiu de Kordovo, ĉiuj en Andaluzio. Norde estas la samregiona provinco de Cáceres, kiu, kun tiu de Badaĥozo, formas la regionon de Ekstremaduro. Okcidente, troviĝas Portugalio. Per surfaco de 21 766 km², Badaĥozo estas la plej ampleksa provinco de Hispanio. La alia provinco de Ekstremaduro, Cáceres, estas la dua laŭ surfaco, per 19 868 km².
En la provinco Badaĥozo, troviĝas Merido, ĉefurbo de Ekstremaduro. Tamen la plej loĝata urbo estas Badaĥozo, urbo el kiu la provinco prenas nomon kaj kiu estas la ĉefurbo de la provinco.
Demografio
redaktiLa provinco de Badaĥozo havas 678 459 loĝantoj (Instituto Nacional de Estadística de España 2007), kun denseco de loĝantaro de 31,17 %, sube de la nacia averaĝo (89,57 loĝ/km²). 49,5 % estas viroj kaj 50,5 % resta virinoj.
Ĝi estas la 22a plej loĝata provinco de la lando, tuj post Gipusko (694 944) kaj antaŭ Jaén (664 742). Ĝi superas en preskaŭ 270 000 loĝantoj la samregionan Cáceres (411 531), la alia ekstremadura provinco.
21,4 % de ties loĝantoj loĝas en la urbo de Badaĥozo, kiu, kun loĝantaro de 145 257 personoj, elstaras kiel la plej loĝata loko de la provinco kaj la regiono. La sekva urbo laŭ loĝantaro estas Mérida, kun 54 894 loĝantoj en 2007. Krome, aliaj sep superas la 10 000 loĝantojn.
Plej loĝataj municipoj
redaktiLa provinco Badaĥozo havas totale 164 municipojn, pro kio ĝi posedas 2,02 % de la municipoj de Hispanio (8 112). La dudek plej loĝataj estas la jenaj (Instituto Nacional de Estadística de España 2007):
- Badaĥozo: 145 257 loĝantoj
- Mérida: 54 894 loĝantoj
- Don Benito: 34 540 loĝantoj
- Almendralejo: 31 072 loĝantoj
- Villanueva de la Serena: 25 318 loĝantoj
- Zafra: 16 014 loĝantoj
- Montijo: 15 711 loĝantoj
- Villafranca de los Barros: 13 084 loĝantoj
- Olivenza: 11 652 loĝantoj
- Jerez de los Caballeros: 9 828 loĝantoj
- Azuaga: 8 501 loĝantoj
- Los Santos de Maimona: 8 087 loĝantoj
- Guareña: 7 326 loĝantoj
- Fuente del Maestre: 6 920 loĝantoj
- Castuera: 6 675 loĝantoj
- Calamonte: 6 095 loĝantoj
- Llerena: 5 995 loĝantoj
- San Vicente de Alcántara: 5 841 loĝantoj
- Alburquerque: 5 805 loĝantoj
- Oliva de la Frontera: 5 718 loĝantoj
Kelkaj municipoj ne havas eĉ 200 loĝantojn. Tia estas la kazo de Capilla (189 loĝantoj), Reina (189), Casas de Reina (173), Risco (167) kaj El Carrascalejo (77), la kvin malplej loĝataj de la provinco en 2007.
La nordo de la provinco trapasas la rivero Gvadiano kiu formas du naturajn distriktojn en sia valo dividitajn de la urbo Mérida, nome Vegas Bajas kaj Vegas Altas, en la centro kaj sudo estas du centraj ebenaj distriktoj nome Tierra de Barros dediĉita al agrikulturo kaj La Serena dediĉita al agrikulturo kaj ŝafobredado, en la sudo kaj supraj dekstra kaj maldekstra anguloj estas pli montaraj regionoj, nome sude Sierra Morena kaj Los Montes kaj Alburquerque, pli kompleta distribuo estas la jena: