Sándor Karancsi
KARANCSI Sándor (karanĉi) estis rumania hungara pentristo, grafikisto naskita en Salonta la 2-an de aprilo 1932 kaj mortinta en Gheorgheni la 2-an de novembro 2003.
Biografio
redaktiSándor Karancsi finis siajn artajn studojn en 1961 en Kolozsvár en la Arta Altlernejo Ion Andreescu. Ekde 1955 li laboris en Oradea kaj inter 1961 kaj 1991 estis desegninstruisto en Liceo Salamon Ernő en Gheorgheni. En 1976 li ricevis 2-an premion en Lisbono. Li faris ĉefe ekslibrisojn kaj ilustris plurajn fabel- kaj poemlibrojn. Li kreis ankaŭ bronzmedalojn.
Individuaj ekspozicioj
redakti- 1958 • Salonta
- 1965, 1972 • Gheorgheni
- 1972, 1975, 1989 • Miercurea Ciuc
- 1977 • Târgu Mureș
- 1991 • Tiszaújváros • Miskolc
- 1992, 1993 • Sarkad.
Elektitaj grupaj ekspozicioj
redakti- 1955 • Oradea
- 1962-64, 1967 • Ekspozicio de Magyar Autonóm Tartomány, Târgu Mureș
- 1968-89 • Miercurea Ciuc
- 1968-78 • Odorheiu Secuiesc
- 1976 • Bukareŝto
- 1968-79 • Braŝovo
- 1974 • Bled (YU)
- 1975 • Szombathely • Debreceno
- 1978 • Lugano
- 1979 • Cegléd
- 1991 • Siófok • Lisbono
- 1993 • Székesfehérvár.
Fonto
redakti- Artportalo.hu Arkivigite je 2011-09-02 per la retarkivo Wayback Machine