Saint-Maurice VS
- La mallongigo VS en Saint-Maurice VS staras por la svisa Kantono Valezo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Saint-Maurice. |
Saint-Maurice (en Esperanto ankaŭ Sankt-Maŭrico) estas historia urbeto, komunumo kaj ĉefloko de la samnoma distrikto en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 4402 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Saint-Maurice | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono de Saint-Maurice | |||||
Saint-Maurice | |||||
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Valezo | ||||
Distrikto | Saint-Maurice | ||||
Koordinatoj | 46° 13′ 1″ N 7° 0′ 16″ O / 46.21694 °N, 7.00444 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 13′ 1″ N 7° 0′ 16″ O / 46.21694 °N, 7.00444 °O (mapo) | ||||
Areo | 14,94 km² | ||||
Alteco | 414 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 1890 | ||||
Komunumkodo | 6217 | ||||
Situa mapo de Saint-Maurice | |||||
Geografio
redaktiSaint-Maurice situas en la suba Valezo ĉe la okcidenta bordo de la rivero Rodano. La komunumo konsistas el la urbo Saint-Maurice kaj la vilaĝoj Epinassey, Les Cases kaj Mex.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 14,94 km², de kiuj 18,1% estas kovritaj de arbaro, 11,2% servas por agrikulturo kaj 15,3% por setlado. [2]
Trafiko
redaktiTra Saint-Maurice pasas la kantona ĉefvojo n-r 9, la kantona ĉefvojo n-ro 146 kaj la svisa aŭtovojo A9, al kiu la komunumo disponas pri propra alveturejo. Pere de la stacidomo ĉe la trajnlinio de Laŭzano al Brigo la komunumo estas konektita al la publika transportreto. La stacidomo estas regiona fervojnodo, de kiu ankaŭ kondukas okcidentrodana fervojlinio al Saint-Gingolph, kies longigo al Evian en Savojo estas planita.
Historio
redaktiLaŭ la legendo, Maŭrico, kiu estis komandanto de la romia Legio teba en la 3-a jarcento, martiriĝis en la loko Agaunum, kiu estas la hodiaŭa urbo Saint-Maurice (en Esperanto Sankta Maŭrico). En la jaroj 360-370 Teodulo, la 1-a episkopo de Valezo, konstruigis tie bazilikon honore al Sankta Maŭrico. En la jaro 515 la burgonja reĝo Sigismundo fondis la Abatejon Sankta Maŭrcio, kiu fariĝis grava spirita kaj politika centro de Valezo. La abato de fariĝis la reganto de la urbo kaj ĝia urba regno, kiu fariĝis en la jaro 1034 havaĵo de Savojo. En la jaro 1475 ĝi fariĝis kolonio de la valezaj dekonoj. Por protekti la limon kontraŭ Berno en la jaro 1476 estis konstruita la burgo, kiu iom post iom estis grandigita al impona kastelo se per inscendio estis parte detruita en la jaro 1693. Dum la tempo de la Helveta Respubliko Saint-Maurice fariĝis distriktĉefloko.
Ĝis 1822 ankaŭ la hodiaŭaj komunumoj Evionnaz kaj Vérossaz apartenis al Saint-Maurice. Ek de la 1-a de januaro 2013 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Mex estas parto de la komunumo Saint-Maurice.[3]
Partneraj urboj
redaktiFamuloj
redaktiVidu ankaŭ
redakti- Aliaj lokoj kun la nomo Saint-Maurice
- St-Maurice (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Saint-Maurice – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Abatejo Sankta Maŭrico
-
Kastelo Saint-Maurice
-
Malnova rodana ponto en Saint-Maurice